Cankova
Cankova | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 416 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 120 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 43′ N, 16° 1′ O (mapo)46.71928055555616.017880555556Koordinatoj: 46° 43′ N, 16° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 215,1 m [+] | ||
Areo | 3,46 km² ( 346 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cankova, hungare Vashidegkút estas malgranda vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska.
Administre la jenaj 7 vilaĝoj apartenas al Cankova: Domajinci, Gerlinci, Gornji Črnci, Korovci, Krašči, Skakovci, Topolovci.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo (kiu estas samtempe landlimo de Aŭstrio), laŭ flanka vojoj. Estas vojo ankaŭ al Zelting en Aŭstrio.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 19-a jarcento Vashidegkút havis la titolon kampurbo. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (ankaŭ tiam ĉe la aŭstra limo), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. Inter 1941-1945 la komunumo denove apartenis al Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Aŭstrio kaj Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la landlimo estas ie ajn senkontrole trapasebla.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Vashidegkút mortis katolika pastro, slovena patrioto József Borovnyák.