Carel de Moor
Carel de Moor | |
---|---|
Memportreto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1655 en Leiden |
Morto | 16-an de februaro 1738 (82-jaraĝa) en Warmond |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj |
Familio | |
Infano | Carel Isaak de Moor (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo vidartisto |
Verkoj | The Angler Portreto de juna viro Soldier Scene |
Carel de MOOR (25a de Februaro 1655 – 16a de Februaro 1738) estis pentristo de la Ora jarcento de Nederlando. Li estis lernanto de Gerard Dou.
Carel de Moor naskiĝis en Leiden. Laŭ Jacobus Houbraken, lia patro estis artokomercisto kiu deziris, ke li studu lingvojn kaj permesis lin studi arton nur kiam lia talento por desegnado aperis jam estante juna. Houbraken metis lin persone en la atelieron de Godfried Schalcken kiam li mem estis kompletiganta sian edukadon tie.[1] Laŭ RKD li estis la filo de pentristo samnoma el Leiden kaj lernanto de Dou, Frans van Mieris, Godfried Schalcken, kaj Abraham van den Tempel. Li iĝis membro de la Leiden Gildo de Sankta Luko en 1683, kaj iĝis ties estro multajn fojojn ĉirkaŭ 1688–1711. Liaj propraj lernantoj estis poste Pieter Lyonet, Andrei Matveev, lia propra filo Carel Isaak de Moor, Arent Pijl, Arnout Rentinck, Nicolaas Six kaj Mattheus Verheyden.[2]
Li mortis en Leiden aŭ Warmond.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biografio de Karel de Moor en De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (1718) de Arnold Houbraken, Digital library for Dutch literature
- ↑ Carel de Moor II en RKD Alirita la 16an de Februaro 2022.