Carl Maria von Weber
Carl Maria von Weber | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Carl Maria Friedrich Ernst von Weber |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1786 en Eutin |
Morto | 5-an de junio 1826 (39-jaraĝa) en Londono |
Edz(in)o | Caroline Weber |
Ĝenroj | klasika muziko |
Profesio | komponisto |
Persona informo | |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Malnova katolika tombejo en Dresdeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Prince-Bishopric of Lübeck (en) |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Familio | |
Patro | Franz Anton von Weber (en) |
Patrino | Genovefa von Weber (en) |
Frat(in)o | Maria Antonia Weber (en) |
Edz(in)o | Caroline Weber (en) |
Infano | Max Maria von Weber (en) |
Parencoj | Josepha Weber (en) (unuaranga kuzino) Aloysia Weber (unuaranga kuzino) Constanze Mozart (unuaranga kuzino) Sophie Weber (en) (unuaranga kuzino) Franz Fridolin Weber (mul) (patra onklo) |
Okupo | |
Okupo | komponisto gitaristo klasika gitaristo pianisto dirigento muzikkritikisto |
Verkoj | Der Freischütz Oberon |
Carl Maria VON WEBER (naskiĝis la 18-an de novembro 1786, en Eutin, Holstinio, kaj mortis la 5-an de junio 1826, en Londono, Anglio) estis germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto. Li estis unu el la unuaj multsignifaj komponistoj de romantismo. Liaj maturaj operoj havIs grandan influon sur postaj germanaj komponistoj, inkluzive de Marschner, Meyerbeer, kaj Wagner; liaj komponaĵoj por piano influis tiujn de Mendelssohn, Chopin, kaj Liszt. Lia plej konata verko, Der Freischütz, restas inter la plej gravaj germanaj operoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis kuzo de Constanze Weber, la edzino de Wolfgang Amadeus Mozart. Li ricevis muziklecionojn en Munkeno ĉe Michael Haydn, kaj poste en Vieno ĉe Joseph Haydn.
En 1826 Weber vojaĝis al Londono por ĉeesti la premieron de sia opero Oberon. Mallonge poste li tie mortis pro tuberkulozo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Operoj
[redakti | redakti fonton]- Die Macht der Liebe und des Wiens (1798) senprezenta
- Das Waldmädchen (1800)
- Peter Schmoll und seine Nachbarn (1803)
- Rübezahl (1805) senprezenta
- Silvana (1810)
- Abu Hassan (1811)
- Der Freischütz (1821)
- Die drei Pintos (1821/2) senfinita; kompletigis en 1888 je Gustav Mahler
- Euryanthe (1823)
- Oberon (1826)
Lia opero Der Freischütz iĝis kvazaŭ nacia verko de la ĝermanta germana nacio, simple ĉar ĝi montris, ke eblas verki emocie imponan operon en la germana lingvo. Kvankam la opero ja enhavas emociigan historion kaj interhomajn konfliktojn, iuj diras, ke la ĉefrolo estas tiu de la germana arbaro.
Sakralaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Missa sancta n-o 1 en E♭, J.224 (1818)
- Missa sancta n-o 2 en G, op. 76, J. 251 (1818–19)
Simfonioj
[redakti | redakti fonton]- N-o 1 en C, Op. 19. J. 50 (1812)
- N-o 2 en C. J. 51 (1813)
Konĉertaj verkoj (elektaĵoj)
[redakti | redakti fonton]- Fagota Konĉerto (1811)
- Klarneta Konĉerto N-o 1 (1811)
- Klarneta Konĉerto N-o 2 (1811)
- Konĉertino por Klarneto (1811)
- Konĉertino por Korno kaj Orkestro (1815)
- Konzertstück (1821)
Ĉambraj muzikoj (elektaĵoj)
[redakti | redakti fonton]- Klarneta Kvinteto (1811)
- Grand Duo Concertant (1816)
- Trio en G-minoro (1818–1819)
Pianomuzikoj (elektaĵoj)
[redakti | redakti fonton]- Pianosonato n-o 2 (1816)
- Invito al la Danco (1819)