Carl Stade
Carl STADE (naskiĝinta la 2-an de majo 1900 en Plaue, mortinta la 5-an de januaro 1945 en Vajmaro) estis germana seruristo kaj rezistanto kontraŭ la nazioj; lia ekzekuto pasis en la korto de la vajmara Landa tribunalo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de metilernejo por trejniĝo serurista je Suhl, li soldatis dum la Unua Mondmilito. En la 1924-a jaro li fariĝis majstro metia en Erfurto kaj ekmembris ĉe Germana Metiprilaborista Societo (DMV). En la armilfabriko C.B. Haenel de Suhl, kie li estis veldisto, troviĝis de 1933 en grupo da rezistantoj. En la 1936-a jaro li luprenis en la kvartalo Friedberg lunĉejon kun apudanta butiko de necesahoj. En la taverno Zum Schuppen kolektiĝis kontraŭfaŝistoj por disputoj, inter kiuj estis ankaŭ Alfred Gerngroß (simpatianto de Komunista Partio de Germanio) kaj ties frato Rudolf Gerngroß (intertempa membro de Socialdemokratia Partio de Germanio), la komunistoj Minna kaj Emil Recknagel kaj la senpartia Richard Heim.
En septembro 1943, Stade trafiĝis de amasa arestiĝo kaj venis en la prizonon de Ichtershausen. Por kreo de komunisma ĉelo kaj difektigo de armiloj, la Recknagel-oj kaj Stade kondamniĝis fare de la t.n. Popola Kortumo en la 29.11.1944 je ŝtatperfido kaj perdo de ĉiuj honoroj. En decembro 1944 la regna ministro pri justico Otto Georg Thierack ordonis ekzekuton.
Carl Stade edziĝis en 1929 al Ida Heim; ili havas filon Dietrich.
Memoro
[redakti | redakti fonton]- Post 1945 oni konstruis en la setlejo de Friedberg sur brikŝtona muro monumenton por ĉiuj supre menciitaj rezistantoj; ties aliaranĝo okazis meze de la 1980-a jaroj kaj nova ŝtona soklo ricevis enskribon. Ĉe la loĝbloko setleja troviĝis ĝis 1990 memortabulo kun simila enskribo; post forigo (pro nekonataj kaŭzoj) oni ekkonservis ĝin ene en loĝdoma buroo.[1]
- En majo 2008 oni mentis stumbligan ŝtoneton por Stade malpost la restoracio Zum Schuppen.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]• Gerd Kaiser (eld.): Aufrecht und stark, Edition Bodoni, 2011, ISBN 3940781193, p. 116
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gedenkstätten für die Opfer des Nationalsozialismus II, p. 885