Carl Wolff (bankisto)
Carl Wolff | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1849 en Sighișoara |
Morto | 3-an de oktobro 1929 (79-jaraĝa) en Sibiu |
Lingvoj | germana • hungara • rumana • Transilvania saksa lingvo |
Ŝtataneco | Rumanio (1918–1928) Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo - doktoreco Universitato de Vieno Monta lernejo (Sighișoara) ![]() |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto politikisto ekonomikisto redaktoro ![]() |
Carl Wolff [karl volf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolff Károly estis saksa transilvania hungaria, pli poste rumania ĵurnalisto, bankisto, parlamenta deputito.
Carl Wolff[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1849 en Schäßburg (Transilvanio, Aŭstra Imperio, li mortis la 3-an de oktobro 1929 en Sibiu (Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Carl Wolff akiris juran diplomon en Universitato de Vieno, sed li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Pest, Universitato de Hajdelbergo kaj Reĝa Jura Akademio (Kolozsvár). Inter 1871–1874 li estis ĵurnalisto en Vieno, poste li estis redaktoro en Nagyszeben. Li estis ankaŭ bankestro, eĉ fondis bankon. Inter 1881 kaj 1887 li estis parlamentano en Budapeŝto, inter 1901–1913 li havis postenon en la germana luterana eklezio en Hungarlando. La 1-a mondmilito disromis lian bankon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Die direkten Staatssteuern in sächsischen Städten... (1881)
- Die Altschiffahrt und ihre Bedeutung für Ungarn und Rumänien (1893)
- Az Olthajózás (1904)
- Das Genossenschaftswesen in Land und Stadt (1910)
- Verbindung Rumäniens mit der Ostsee (1922)
- Aus meinem Leben (1929)
- Schriften und Reden (elektitaj verkoj, 1976)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- en Munkeno la "Carl Wolff Societo"
- hejmo por maljunuloj konstruita en 1995 en Sibiu portas la nomon "Carl Wolff"