Saltu al enhavo

Carland Cross

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carland Cross
bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Michel Oleffe kaj Olivier Grenson
Ilustristo Olivier Grenson
Lingvoj
Origina lingvo la franca
Eldonado
Eldondato 1991 (unua libro)
Eldono 1991-2004
Eldonejo Lefrancq
Lando Belgio
Tradukado
Tradukinto Mikaelo Kastro
Eldonjaro de tradukita versio 2024
Eldoninto de tradukita versio Esperaĵo
vdr

Carland Cross estas belga pridetektiva komiksoserio da sep volumoj, kun scenaro de Michel Oleffe kaj desegnaĵoj de Olivier Grenson. La kolorigo estis farita de Bruno Marchand (unua libro), Béatrice Monnoyer (libroj 2-4) kaj Bertrand Denoulet (libroj 5-7). La serio estis publikigita de belga eldonejo Lefrancq inter 1991 kaj 1998. En 1996, la serio estis adaptita kiel samnoma 26-epizoda animacia serio elsendita je TF1 kaj Canal+.[1][2]

En 2004, Michel Oleffe publikigas pere de eldonejo Soleil la daŭrigon Les Nouvelles Aventures de Carland Cross, kun Isaac Wens kiel desegnisto. Nur unu volumo aperis.[3]

Carland Cross estas privata detektivo, simile al Hercule Poirot kaj Ŝerloko Holmso, loĝanta en 1930-a Londono. Li havas mirindan intuicion kaj parolas multajn lingvojn. Li ricevas la helpon de sia metilernanto Andrew «Andy» White, Marmaduke Wingfield (superintendanto de Metropola Polico) kaj aristokrato Medwenna Simpson.

La aventuroj de Carland Cross organiziĝas laŭ volumoj aŭ albumoj, ĉiu volumo enhavanta unu apartan rakonton kaj proksimume 50 paĝojn longa.

N-ro Originala titolo Esperanta titolo Originala publikigo Esperantlingva publikigo
1 Le Golem La golemo 1991 decembro 2024
2 Le Dossier Carnarvon 1992
3 Tunnel 1993
4 Le Mystère du Loch Ness 1 1994
5 Le Mystère du Loch Ness 2 1995
6 La Goule de Shadwell 1996
7 Les Pendus de Manhattan 1998

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

La unua volumo (La golemo) estis komplete publikigita en decembro 2024 fare de Esperaĵo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]