Carles Riba
Carles Riba i Bracons | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1893 en Barcelono |
Morto | 1959 en Barcelono |
Tombo | Sarrià cementery (en) |
Lingvoj | kataluna • Esperanto • hispana |
Loĝloko | Barcelono • Monpeljero |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Barcelono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Antonio Riba Garcia (en) |
Patrino | Adela Bracons (en) |
Edz(in)o | Clementina Arderiu (1916–) |
Infano | Oriol Riba i Arderiu (mul) |
Parencoj | Pau Riba i Romeva (nepo) Caïm Riba (en) (pranepo) |
Okupo | |
Okupo | Poeto, humanisto, helenisto, tradukisto kaj kritikisto. |
Carles Riba i Bracons (Barcelono, 1893-1959) estis poeto, humanisto, helenisto, tradukisto kaj kritikisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1916 li edziĝis kun la poetino Clementina Arderiu kaj komencis labori en instruado, ĵurnalismo, kaj en eldonejoj. Tiam li eklaboris por Editorial Catalana kiel tradukisto kaj verkis beletran kritikon en la gazetoj La veu de Catalunya kaj La Revista. En 1919 li publikigas la poezian verkon Estances kaj la unuan tradukon de Odiseado.
En la jaro 1922 aperis la fondaĵo Bernat Metge kaj li komencis traduki helenajn klasikajn verkojn en la katalunan. En 1925 li fariĝis profesoro pri helena lingvo en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono. En 1932 li estis elektita membro de la Instituto de Katalunaj Studoj. En 1937 li publikigas poezian verkon Tres Suites kaj kritikan libron Per comprendre.
Post la Hispana enlanda milito, li devis forlasi sian universitatan postenon kaj rifuĝis al Francio, kie li komencis la verkadon de Elegies de Bierville (kiu estos plej elstara lirika poezio en la kataluna beletro), kaj poste li ekloĝis en Montpeliero. En 1943 li kaj lia edzino revenas en Katalunion kie li reprenas la tradukajn laborojn por la fondaĵo Bernat Metge, ĉar li ne rajtis profesori, kaj ankaŭ ricevis mendojn de mecenatoj por fari bibliofilajn eldonaĵojn de originalaj kaj tradukitaj tekstoj.
En 1952 li partoprenis hispanan kongreson pri poezio en Segovio kun J. V. Foix kaj Marià Manent, pro invito de Dionisio Ridruejo.
Dum la diktaturaj jaroj li ofte kunvenigis katalunajn verkistojn kaj intelektulojn en sia hejmo, kaj agis kiel gvida majstro por junaj poetoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Poezio
[redakti | redakti fonton]- Estances
- Tres suites
- Elegies de Bierville
- Salvatge cor
- Esbós de tres oratoris
Prozaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Les aventures d'en Perot Marrasquí
- Guillot, bandoler
- L'ingenu amor
Kritikaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Escolis i altres articles
- Els marges
- ...Més els poemes
- Polítics i intel·lectuals
(Entute temas pri gazetaj artikoloj, eseoj, recenzoj, antaŭparoloj de aliaj verkoj, leteroj, prelegoj kaj lecionoj.)
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]Konforme al la kultura normaliga programo de la naŭcentismo, li faris multajn tradukojn de la moderna beletro, de Edgar Allan Poe li tradukis Històries extraordinàries, de Friedrich Hölderlin Esbossos de versions de Hölderlin, plurajn poemojn de Constantin Cavafy, la fabelojn de Grimm, El romanç de Tristany i Isolda de Joseph Bédier. Por la fondaĵo Bernat Metge li tradukis helenajn verkojn de Ksenofono, Plutarko, Esĥilo, Sofoklo kaj Eŭripido. En 1948 duafoje li tradukis en versoj la Odiseadon de Homero, kiu estas unu el plej grandaj beletraj monumentoj en la kataluna lingvo.