Carlo Ancelotti
Carlo Ancelotti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1959 (65-jaraĝa) en Reggiolo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Infano | David Ancelotti (en) |
Okupo | |
Okupo | futbala trejnisto futbalisto (–1992) |
TTT | |
Retejo | http://www.carloancelotti.it |
Carlo ANCELOTTI (naskita la 10-an de junio 1959 en Reggiolo, Emilio-Romanjo) estas iama itala futbalisto kiu antaŭe ludis kiel centra mezulo, kaj nuna trejnisto. Li estas konsiderata kiel unu el la grandaj futbalaj manaĝeroj de ĉiuj tempo [1][2][3]. Dum lia kariero li estis kromnomita "Carletto" en Italio kaj "Don Carlo" en Hispanio [4][5]
Ancelotti estas unu el la plej sukcesaj trejnistoj en la eŭropa klubhistorio. Li estas la nura trejnisto ĝis nun kiu venkis en la ĉampioneco en ĉiuj kvin eŭropaj ĉefaj ligoj (Italio, Anglio, Francio, Germanio kaj Hispanio) [6]. Kun kvin titoloj kiel trejnisto, li estas rekorda gajninto de la Ĉampionligo li gajnis du fojojn kun A.C. Milan kaj tri fojojn kun Real Madrid. Ekde 2021 li estas trejnisto de Real Madrid en sia dua oficperiodo [7] [8][9].
Kiel ludanto, Ancelotti gajnis la Eŭropan Pokalon dufoje kaj la italan ĉampionecon tri fojojn kun A.C. Milan. Kiel mezulo finis trionon kun la itala nacia teamo de futbalo ĉe la Monda Pokalo 1990.
Li komencis sian karieron kun itala klubo Parmo, helpante al la klubo atingi promocion al Serie B en 1979. La sekvan sezonon li translokiĝis al Roma, kie li gajnis la italan titolon kaj kvar Coppa Italia titolojn, kaj ankaŭ ludis por la Milana teamo de la malfruaj 1980-aj jaroj, kun kiu li gajnis du italajn titolojn kaj du eŭropajn pokalojn, inter aliaj titoloj.
Internacie, li estis ĉapizita 26 fojojn por Italio (trafante unu golon), kaj konkuris en du Mondpokaloj (finante trionon en la turniro (1990)) same kiel Eŭro 1988, kie li helpis sian teamon atingi la duonfinalon.
Kiel ĉeftrejnisto li laboris por Reggiana, Parmo, Juventus, Milano, Chelsea, Paris Saint-Germain, Real Madrid, Bayern Munchen, Napoli kaj Everton.
Post la venko de la Ĉampionligo de 2007, la kontrakto de Ancelotti kun Milano estis plilongigita al 2010. Li estis ebla kandidato por transpreni la nacian teamon post la finaloj de la Monda Pokalo la saman jaron.
La 1an de junio 2009, iĝis klare ke li transprenus la Premier League-klubon Chelsea. Dum lia tempo ĉe Chelsea FC, li helpis ilin al la pinto de la Supra Ligo 2009/10, la Komunuma Ŝildo en 2009 kaj la FA-Pokalo en 2010. Li estis maldungita post 0-1 remizo kontraŭ Everton FC la 22an de majo 2011. La 25an de majo, estis klare ke Ancelotti estis finita kiel trejnisto ĉe Reala Madrido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Champions League final 2014: Carlo Ancelotti proves he is greatest manager in Europe after Real Madrid's victory (25 May 2015). Alirita 20 December 2015 .
- ↑ Del Piero: 'Ancelotti is the best manager of all time' (29 July 2014). Alirita 26 March 2015 .
- ↑ . Carlo Ancelotti's third European Cup means he joins Bob Paisley in the unsung hero hall of fame (26 May 2014). Alirita 20 December 2015 .
- ↑ . Ancelotti earns 'Don Carlo' status with incredible week of Champions League records. Talksport (5 May 2022). Alirita 5 May 2022 .
- ↑ Sacchi: 'What makes Ancelotti a world class coach'. Football Italia (19 April 2024). Alirita 20 April 2024 .
- ↑ Caygill, Graham, "Carlo Ancelotti's famous five: How Real Madrid La Liga title success completes historic quintet in Europe's major leagues", 30 April 2022.
- ↑ Real Madrid's Carlo Ancelotti makes history as first manager to reach five Champions League finals with Man City win. Alirita 29 May 2022 . [rompita ligilo]
- ↑ AC Milan do Europe proud. FIFA (17 December 2007). Arkivita el la originalo je 5 September 2015. Alirita 24 May 2017 .
- ↑ Real Madrid coast to Morocco 2014 title. FIFA. Arkivita el la originalo je 20 December 2014. Alirita 20 December 2014 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Alessandro Alciato, Carlo Ancelotti, Preferisco la coppa. Vita, partite e miracoli di un normale fuoriclasse, Milan, Rizzoli, 2009, (ISBN 88-17032-00-X)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Profilo ĉe la Itala Futbala Federacio (itale)
- Profilo ĉe magliarossonera.it (itale)