Carlo Bertolazzi
Carlo Bertolazzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de novembro 1870 en Rivolta d'Adda |
Morto | 2-an de junio 1916 (45-jaraĝa) en Milano |
Tombo | monumenta tombejo de Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | verkisto dramaturgo ĵurnalisto |
Carlo Bertolazzi (n. la 2-an de novembro 1870 en Rivolta d'Adda, m. la 2-an de junio 1916 en Milano) estis itala dramisto kaj teatra kritikisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Rivolta d'Adda en familio de burĝa deveno, jam jam en studenta aĝo estis teatra kritikisto de la satira kaj humura periodaĵo Il Guerin Meschino. Diplomiĝintinte pri juro ĉe la universitato de Pavio, dum certa periodo li praktikis kiel advokato, antaŭ ol sin dediĉi al notario. Kiel drama aŭtoro li debutis en 1888 kun Mamma Teresa ("panjo Teresa"), surscenigita kun teatra grupo de amatoraj dramaj artistoj. Sekvis Trilogio de Gilda (1889) kiu tamen ricevis malbonan akcepton kaj La lezione per domani ("la leciono por morgaŭ") en 1890.
En 1893 estis surscenigita El nost Milan ("Nia Milano"), verko en kiu la protagonisto unue estis enkondukita en la malriĉan sed sinceran popolan medion kaj poste iom post iom enkondukiĝas en la koruptan milanan nobelaron. La opero tiam estis dividita en du partojn (La povera gent kaj I sciòri). La gibigianna (1898) estis la lasta verko verkita en la milana dialekto. Bertolazzi estis konvinkita, ke li ne plu povas plene esprimi siajn ideojn daŭrigante en la dialekta tradicio kaj verkis siajn postajn verkojn en la norma itala lingvo. Menciindas L'egoista (do, "la egoisto", 1901), Lulù (1903), Lorenzo e il suo avvocato ("Lorenzo kaj lia advokato", 1905) kaj La zitella ("La fraŭlino", 1915).
Bertolazzi mortis en la aĝo de 46 jaroj en 1916.
Aŭtoro verisma, li postmorte iĝis unu el la plej ŝatataj aŭtoroj de nacipopola inspiro en la periodo post la dua mondmilito kaj ekde tiam liaj dramaj verkaĵoj estis ofte reproponitaj en teatro aŭ provizis inspiron por kinaj filmoj.
Teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mamma Teresa, 1888
- Trilogia di Gilda, 1889
- La lezione per domani, 1890
- El nost Milan, 1893
- La gibigianna, 1898
- L'egoista, 1901
- Lulù, 1903
- Lorenzo e il suo avvocato, 1905
- La zitella, 1915
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- novelo Sen rostaĵo, tradukita de Giovanni della Savia de originala novelo Senz’arrosto
Fonto
[redakti | redakti fonton]- La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis la 18-an de septembro 2024, principe surbaze de la koncerna itallingva vikipedia artikolo laŭ la sama tago.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo pri li el junio 2020 de Antonio De Salvo en la rubriko Esperanto-vivo de la retejo bitoteko.it (esperante)