Carlos Salinas de Gortari
Carlos Salinas de Gortari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carlos Salinas de Gortari | |||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1948 (76-jaraĝa) en Meksikurbo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio (2021–) Meksiko vd | ||||
Alma mater | Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko - ekonomio (1966–1969) John F. Kennedy School of Government (en) - publika administrado, Economia Politica (en) Liceo Mexicano Japonés (en) vd | ||||
Partio | Revolucia Institucia Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Raúl Salinas (en) vd | ||||
Gefratoj | Raúl Salinas de Gortari (en) vd | ||||
Infanoj | Emiliano Salinas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carlos Salinas de Gortari (naskiĝis la 3-an de aprilo 1948 en Meksikurbo) estas meksika politikisto kaj ekonomikisto.
Li diplomiĝis pri ekonomiko ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (1969), magistriĝis pri publika administrado (1973) kaj politika ekonomiko (1976), kaj poste doktoriĝis pri politika ekonomio ĉe Universitato Harvard (1978).
Li membriĝis al Revolucia Institucia Partio (PRI), en kiu li havis diversajn postenojn. Ankaŭ estis profesoro ĉe la UNAM, la ITAM kaj reserĉisto en Harvard.
Lia publika kariero komenciĝis en 1966 kaj kulminis en 1987, kiam li estis nomita prezidenta kandidato de la PRI por la periodo 1988-1994.
Dum lia prezidenta periodo disvolviĝis la negocado kun Usono kaj Kanado por la traktato por libera komerco en Nordameriko, kiu efektiviĝis ekde la 1-a de januaro 1994. Li nomis sian ekonomian politikon "socia liberalismo", kiu fakte estis siaspeca versio de novliberalismo.
Ankaŭ dum lia periodo eksplodis la ribelo de la Zapatista Armeo por Nacia Liberigo (EZLN), formita de majaaj indiĝenoj en la ŝtato Chiapas. Post kelkaj tagoj da bataloj, estis deklarita militpaŭzo; monatojn poste komenciĝis negocadoj inter la registaro kaj la indiĝenoj, kiuj kulminis per akordo (la tiel nomataj "akordoj de San Andrés"). Tamen, tiu akordo ne estis plenumita de la registaro kaj fakte, Salinas lasis la situacion senŝanĝa ĝis la lasta tago de sia periodo, la 30-a de novembro 1994.
Post la fino de lia periodo, eksplodis la plej grava ekonomia krizo en Meksiko, pro kio li perdis ĉian popolan apogon kiun li havis. Lia persona situacio komplikiĝis kiam lia frato, Raúl, estis arestita kaj akuzita je murdo. Post nelonge, Carlos Salinas ekzilis sin libervole en Dublinon, de kie li revenis en Meksikon meze de 2003.
Antaŭe: | Prezidento de Meksiko | Poste: | |
---|---|---|---|
Miguel de la Madrid Hurtado | 1988-1994 | Ernesto Zedillo Ponce de León |
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.cidob.org/es/documentacion/biografias_lideres_politicos/america_del_norte/mexico/carlos_salinas_de_gortari Arkivigite je 2014-08-16 per la retarkivo Wayback Machine Etendita biografio
- http://www.cronica.com.mx/especial.php?id_tema=1250&id_nota=422540 Arkivigite je 2009-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://books.google.com.mx/books?id=bTdvt22y08QC&pg=PA76&lpg=PA76