Carnation (Vaŝingtonio)
Aspekto
Carnation | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 98014 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 158 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 708 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 39′ N, 121° 55′ U (mapo)47.648333333333-121.90861111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 121° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 25 m [+] | ||
Areo | 3,050093 km² (30 5.0 093 ha) [+] | ||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Carnation, Washington [+] | |||
Carnation estas urbeto en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. En 2010 la usona censo nombris 1 786 loĝantojn en Carnation. Ĝia poŝtkodo estas 98014, kaj ĝiaj kodoj laŭ la usonaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-10215[1] kaj 1530825[2] respektive.
Historio
[redakti | redakti fonton]Carnation eksetliĝis en 1865, kaj municipiĝis en 1912 sub la nomo Tolt (nomo de la apudfluanta rivero Tolt). La nomon oni ŝanĝis al "Carnation" en 1917, por honori/reklami la tiean esplorbienon de la laktaĵfirmao Carnation, nun filio de Nestlé; en 1928 oni re-nomis ĝin "Tolt", kaj en 1951 denove "Carnation".
En la urbo situas la sidejo de la Snokvalmia popolo.
Historiaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter la oficiale registritaj historiaj vidindaĵoj en Carnation estas Entwhistle House kaj la Halo de IOOF/Agloj.
-
Entwhistle House
-
Halo de Ordoj IOOF kaj Agloj
Citaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Censa faktotrovilo. Arkivita el la originalo je 2012-02-26. Alirita 2012-06-27 .
- ↑ Usona Komisiono pri Geografiaj Nomoj