Carole Delga
Carole Delga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Carole Delga en la Nacia Asembleo la 16-an de aprilo 2014.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 19-a de aŭgusto 1971 en Tuluzo (Haute-Garonne, Francio) | ||||
Lingvoj | vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Université Toulouse-I-Capitole vd | ||||
Partio | Socialista Partio (PS) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto Class A official (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Subministro komisiita pri komerco, manmùetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio | |||||
Dum | 3-a de junio 2014 – | ||||
Prezidento | François Hollande | ||||
Antaŭulo | Valérie Fourneyron | ||||
deputitino de la 8-a distrikto de Haute-Garonne | |||||
Dum | 20-a de junio 2012 – 3-a de julio 2014 | ||||
Sekvanto | Joël Aviragnet | ||||
Urbestro de Martres-Tolosane | |||||
Dum | 16-a de marto 2008 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carole Delga, naskiĝinta la 19-an de aŭgusto 1971 en Tuluzo, estas franca politikistino, membro de la Socialista Partio. En junio 2012, ŝi estis elektita deputito en la unua balotvico de la deputitaj balotoj en la 8-a distrikto de Haute-Garonne. La 3-an de junio 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio en la 1-a registaro de Manuel Valls.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝi studis unue en Saint-Gaudens kaj poste en la fakultato de sociaj sciencoj de la Universitato de Tuluzo.
Ŝi estis teritoria ŝtatoficisto en la urbodmo de Limoges de 1994 ĝis 1996 komisiita pri historiaj kaj arkeologiaj monumentoj.
En 2008, ŝi fariĝis urbestro de Martres-Tolosane. Elektita sur la listo gvidata Martin Malvy en la regionaj balotoj de 2010, ŝi fariĝis regiona vicprezidanto pri kampareco, publikaj servoj en kamparo kaj teknologioj por informado kaj komunikado (TIC).
Ŝi estis elektita deputito de la 8-a distrikto de Haute-Garonne en la unua balotvico, postsekvante Jean-Louis Idiart, kun 51,62 % de la esprimitaj voĉoj, kontraŭ 18,31 % por la kandidato de UMP, Martine Rieu-Griffe.
En novembro 2012, ŝi estis nomumita nacia sekretario de la Socialista Partio pri loĝado kaj teritoria egaleco.
La 3-an de junio 2014, ŝi estis nomumita subministro komisiita pri komerco, manmetiaro, konsumado kaj sociala kaj solidara ekonomio en la 1-a registaro de Manuel Valls anstataŭante demsiinta Valérie Fourneyron[1]. En julio 2014, ŝi adoptigis dekreton pri la mencio « fait maison » (esperante "farita ĉitie") en la restoracioj[2].
Mandatoj
[redakti | redakti fonton]Lokaj mandatoj
[redakti | redakti fonton]- Komunumo Martres-Tolosane
- urbestro ekde 2008, reelektita en marto 2014.
Regionaj kaj naciaj mandatoj
[redakti | redakti fonton]- Deputito de la 8-a distrikto de Haute-Garonne ekde la 20-a de junio 2012
- Membro de la Komisiono pri financoj, ĝenerale ekonomio kaj buĝeta kontrolo
- Regiona konsiliano de aprilo 2010 ĝis la 27-a de junio 2013.
- Vicprezidanto komisiita pri sekureco, publikaj servoj en kamparo, teknologioj de informado kaj komunikado, de aprilo 2010 ĝis la 1-a de septembro 2012.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dekreto de la 3-a de junio 2014 pri konsisto de la registaro publikigita en la Oficiala Gazeto de la 4-a de junio 2014.
- ↑ « Carole Delga : "La mention "fait maison" plialtigos la kvaliton de la francaj restoracioj" », interretejo "20minutes.fr", la 16-an de julio 2014.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 8-a deputita distrikto de Haute-Garonne
- Listo de francaj ministrinoj
- Listo de deputitoj de Haute-Garonne
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interretejo de Carole Delga Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Ŝia sliupo en la interretejo de la Nacia Asembleo
- Vivantaj homoj
- Virinoj
- Naskiĝintoj en 1971
- Naskiĝintoj la 19-an de aŭgusto
- Homoj de PS (Francio)
- Deputitoj de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Urbestroj de Haute-Garonne
- Naskiĝintoj en Tuluzo
- Francaj politikistoj
- Francaj ministroj pri komerco
- Francaj ministroj pri konsumado
- Francaj ministroj pri etaj kaj mezaj entreprenoj kaj manmetiaro
- Studentoj de universitato Tuluzo 1 Capitole