Saltu al enhavo

Caroline Wozniacki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caroline Wozniacki
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1990 (1990-07-11) (34-jaraĝa)
en Odense
Lingvoj danapolaangla
Loĝloko Montekarlo
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Harvard
Marie Kruses Skole (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Piotr Wozniacki (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Anna Wozniacki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Patrik Wozniacki (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o David Lee (en) Traduki (2019–) Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Rory McIlroy (en) Traduki (2011–2014) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo tenisisto (2005–) Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://carolinewozniacki.com/
vdr

Caroline Wozniacki [kʰɑʁoˈliːnə vʌsniˈɑkʰi] (pole Karolina Woźniacka; naskita la 11-an de julio 1990 en Odense, Danio) estas dana tenisisto de pola origino. En oktobro 2010 ŝi iĝis la unua dano se temas pri atingi la pinton de la mondaj rangotabeloj por la unua fojo, kiun ŝi tenis ĝis la fino de januaro 2012 kun unu-semajna paŭzo kaj atingis ĝin denove post ekzakte ses jaroj. Ŝi atingis siajn plej grandajn sukcesojn fine de 2017 kiam ŝi gajnis la WTA-Ĉampionecojn kaj en januaro 2018 kiam ŝi estis venka ĉe la turniro Australian Open (Grandŝlemo-unuopaĵturniro) [1][2] [3].

Gajninto de unu juniora Grandŝlemo-unuopaĵturniro (Wimbledon 2006); gajninto de unu Orange Bowl Unuopaĵoj-turniro (2005); iama monda numero du en la junioraj rangotabeloj [4][5].

Ŝi havas polajn gepatrojn kaj loĝas en Montekarlo. Ŝiaj modeloj estas Steffi Graf kaj Martina Hingis.

Kiel 15-jaraĝa, Wozniacki komencis ludi sur la WTA-turneo, post pluraj bonaj prezentoj en la plej grandaj junioraj turniroj de la mondo. En 11 oktobro 2010, ŝi estis vicigita numero unu en la WTA-rangotabeloj. Ŝi estas 1,77 metrojn alta kaj pezas 58 kg.

Ŝia plej granda venko en ŝia kariero venis kontraŭ Simona Halep en la Australian Open-finalo en 2018. Kun la numeroj 7-6 (2) 3-6 6-4, ŝi gajnis sian unuan grandŝleman titolon en sia kariero.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Notes & Netcords: January 16, 2012. WTA Tour. Arkivita el la originalo je 17 January 2012. Alirita 16 January 2012 .
  2. Piers Newberry. "Australian Open: Caroline Wozniacki beats Simona Halep to win first Grand Slam title", BBC Sport, 27 January 2018.
  3. Wozniacki's Big Day – The Gallery (7 October 2010). Arkivita el la originalo je 18 July 2011. Alirita 11 February 2015 .
  4. "Former world number one Wozniacki announces comeback", Reuters, 29 June 2023.
  5. "Wozniacki løfter sløret for vild drøm: Vil vinde OL-medalje med Holger Rune", BT, 29 June 2023.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]