Saltu al enhavo

Carolyn S. Shoemaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carolyn S. Shoemaker
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1929 (1929-06-24)
en Gallup
Morto 13-an de aŭgusto 2021 (2021-08-13) (92-jaraĝa)
en Flagstaff
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Chico
Kalifornia Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Eugene M. Shoemaker (1951–1997) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo astronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Carolyn Jean Shoemaker (naskiĝis la 24-an de junio 1929, en Gallup (Nov-Meksiko) - 13-an de aŭgusto 2021) estis usona astronomino. Naskita Carolyn Jean Spellmann, ŝi estis edzino de la astronomo Eugene M. Shoemaker.

Ŝi estis konata kiel kun-malkovrintino de la kometo Shoemaker-Levy 9, kun sia edzo kaj kun David H. Levy.

Ŝi ŝajnis ne interesita pri sciencoj: la kursoj pri geologio, kiun ŝi sekvis, tedis ŝin. Ricevinte en 1950 sian magistran gradon pri historio kaj politika scienco de la Kalifornia Ŝtata Universitato en Chico, ŝi renkontis sian ontan edzon Eugene M. Shoemaker, geologon studantan por sia doktoreco en Caltech.

Post mallonga kariero en instruado, ŝi edziniĝis kun Eugene Shoemaker en 1951. Ŝi havas tri infanojn kaj, dum tridek jaroj, vivis kiel dommastrumantino, kvankam ŝi fojfoje helpas sian edzon.

Malkovroj

[redakti | redakti fonton]

De 1976, ŝi ekinteresiĝis pri astronomio, kaj, uzante stereoskopon por ekzameni la fotografaĵojn faritajn per la larĝ-kampa teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, ŝi serĉas objektojn, kiuj moviĝas rilate al la fiksita fono de la steloj. En 1982, tiu aktiveco gvidas al la projekto PACS (Palomar Asteroid & Comet SurveyAsteroida kaj Kometa Enketo ĉe Palomar), por kiu la geedzoj Shoemaker uzas dum po 7 noktoj ĉiumonatoj teleskopon de la Observatorio Palomar. Ili malkovras ĉirkaŭ 900 asteroidojn, inter kiuj 47 trojajn kaj plurajn terrenkontajn objektojn.

Sed ŝi estas plej interesigia pri la kometoj: inter 1983 kaj 1994, helpita de Henry E. Holt kaj David H. Levy , ŝi malkovras aŭ kun-malkovris 32 de tiuj astroj, kaj estas rigardita, kiel la homo kiu malkovris plej grandan nombron da z Carolyn Shoemaker and 'Her Comet' (Carolyn Shoemaker kaj "Ŝia Kometo")] (angle)</ref>. En 1993, ŝi kun-malkovras la kometon Shoemaker-Levy 9 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, tiu kometo, kiu alfrapis Jupiteron en 1994, estis senkompara, ĉar ĝi unuafoje permesis observi kometan alfrapon sur planedon.

La geedzoj Shoemaker popularigas la ideon pri ebleco de alfrapo de kosmaj objektoj sur Teron. De 1984 ili pasas po 3 monatojn ĉiuj jaroj en Aŭstralio por fari eksploradojn de krateroj ; ĉar sur tiu ĉi kontinento kun malforta tektonika aktiveco, la spuroj de malnovaj krateroj povas longtempe postresti.

Dum unu el tiuj vojaĝoj, en 1997 okaziĝis la akcidento pro kiu Eugene Shoemaker mortis. Carolyn estas nur vundita.

Carolyn Shoemaker ricevis:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]