Cascajares de la Sierra
Cascajares de la Sierra | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 4′ N, 3° 24′ U (mapo)42.061666666667-3.3994444444444Koordinatoj: 42° 4′ N, 3° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 923 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cascajares de la Sierra [kaskaĤAres delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Cascajares de la Sierra estas komprenebla kiel rubejo, gruzejo aŭ nuksoŝelejo de la montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 46 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ĉirkaŭ 21 % de ĝia municipa teritorio (142,43 ha) estas en la Birdoprotekta Areo ZEPA Sabinares del Arlanza, kie estas gipoj (Gyps fulvus) kaj kadavrogrifoj (Neophron percnopterus).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La unuaj dokumentoj kiuj citas Cascajares estas de 1052. Laŭlegende okazis batalo inter maŭroj kaj kristanoj proksime.
Inter 1927 kaj 1985 la municipo havis fervojan stacion de la linio Santander-Mediteraneo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia kaj tri ermitejoj.