Saltu al enhavo

Castejón del Puente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castejón del Puente
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22310
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 328  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 0° 9′ O (mapo)41.9635110.15474409999999Koordinatoj: 41° 58′ N, 0° 9′ O (mapo) [+]
Alto 382 m [+]
Areo 25,430295 km² ( 254 3.0 295 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castejón del Puente (Provinco Ŭesko)
Castejón del Puente (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Castejón del Puente
Castejón del Puente (Hispanio)
Castejón del Puente (Hispanio)
DEC
Situo de Castejón del Puente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón del Puente [+]
vdr

Castejón del Puente [kasteĤON delPŬENte] (aragone Castillón d'o Puent) (Kasteleto de la Ponto)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Somontano de Barbastro, inter la rivero Cinca, oriente, kaj la rojo Clamor okcidente. Ĝi limas okcidente kun Ilche, kaj norde kun Barbastro.

La loĝloko Castejón del Puente mem (382 msm)[2] estas je 60 km sudoriente de Huesca kaj je 9 km de Barbastro. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-22 kun Monzono sude kaj kun Peraltilla nordokcidente, laŭ la N-240 kun Barbastro norde kaj Monzono sude.

La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[3] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj. En 1099–1279 ĝi nomiĝis Castejón Cebollero. En 1099–1145 ĝi estis de reĝlando (ne de senjorlando) ĉar ĝi havis tenantojn. [4] En 1176–1177 Stefano, episkopo de Huesca, donis al kelkaj personoj la "almunia" (bieno) de Laarrova, en la teritorio de Castejón por loĝigi ĝin. [5] En 1391 ĝi nomiĝis Castejón del Puente kaj apartenis al la Ordeno de la Hospitalo. [6]

Kiel atesto de la pasinteco en la municipa blazono videblas ponto (gravo de la rivero) sub kastelo (defenda gravo), konfirmante la loknomon.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Castejón del Puente kie oni malaltiĝis el 580 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 333 loĝantoj (2022).[7]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, mudeĥara urbodomo, interpretejo pri komunikvojoj kaj transporto, ruinoj de la romia ponto, muelejo kun akvorado, salproduktejo Nuestra Señora de la Bella, fortikaĵo de la Hispana Enlanda Milito (1936) «Las Aguaderas», kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Konfirmas la etimologion la nomo de la monteto sur kiu kuŝas la setlejo, nome «El Castillo» (La Kastelo).
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.
  4. (UBIETO ARTETA, Los Tenentes, p. 135; Codoín, 4. 110).
  5. (DURÁN, Colección diplomática de la Catedral de Huesca, n.º. 336).
  6. (ACA, Maestre Racional, Registro 2.400).
  7. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]