El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castels et Bézenac (jen france, okcitane Castèls e Besenac), konsistanta evidente la la historie sendependaj loĝlokoj Castels/Castèls kaj Bézenac/Besenac, estas ekde la 1-a de januaro 2017 nova komunumo de Francio.[1] Ĝi situas en la departemento Dordogne (jen france, okcitane Dordonha), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine, prononco [nuvɛl akitɛn], do [nuVEL akiTEN], okcitane Nòva Aquitània, eŭske Akitania Berria), kaj historie apartenas al la landoparto Perigordo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 808 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Sarlat-la-Canéda (france arrondissement de Sarlat-la-Canéda, okcitane Arrondiment de Sarlat e La Canedat) kaj al la kantono Vallée Dordogne (valo dordonja).
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/B%C3%A9zenac_-_Eglise.JPG/300px-B%C3%A9zenac_-_Eglise.JPG)
la katolika kirko de Bézenac/Besenac
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/Map_commune_FR_insee_code_24087.png/300px-Map_commune_FR_insee_code_24087.png)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
komunumoj de la departemento Dordonjo (Dordogne) |
---|
listo sekvos |
|