Castrillón estas konsilio de la aŭtonoma komunumo de la Princlando Asturio, Hispanio. Ĝi situas en la centra marborda regiono de Asturio, okupante 55,34 km² da surfaco. Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, oriente kun la estuaro de Avilés, Corvera kaj Avilés, sude kun Illas kaj Candamo kaj okcidente kun Soto del Barco. Ĝi estas alirebla per la ŝoseo N-632 kaj la ĉirkaŭvojo de Avilés, per fervojo kaj per aviadilo, ĉar la flughaveno de Asturio situas en tiu ĉi komunumo. Ĝi havas populacion de 22 273 loĝantoj (2020).