Castrillo de Riopisuerga
Castrillo de Riopisuerga | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09108 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 4° 15′ U (mapo)42.514722222222-4.2522222222222Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 816 m [+] | ||
Areo | 17,444 km² ( 174 4.4 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castrillo de Riopisuerga [+] | |||
Castrillo de Riopisuerga [kasTRIljo deriopiSŬERga] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Castrillo de Riopisuerga estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de la Rivero Pisuerga; ambaŭ konceptoj videblas en la municipa blazono.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,444 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
109 | 97 | 79 | 87 |
Ĝi distas 63 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, estas inter Rezmondo kaj Zarzosa, trafluata de la rivero Pisuerga kaj trapasata de la Kanalo de Kastilio.
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Bartolomeo kun romanika absido, la preĝejo de Sankta Marteno, la Ponto de la Kamparanino kaj la Kluzo 10a de la Kanalo de Kastilio.