Saltu al enhavo

Castrillo de la Guareña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castrillo de la Guareña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49419
Demografio
Loĝantaro 121  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 5° 19′ U (mapo)41.230277777778-5.3236111111111Koordinatoj: 41° 14′ N, 5° 19′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 21,91 km² (2 191 ha) [+]
Castrillo de la Guareña (Provinco Zamoro)
Castrillo de la Guareña (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Castrillo de la Guareña
Castrillo de la Guareña (Hispanio)
Castrillo de la Guareña (Hispanio)
DEC
Situo de Castrillo de la Guareña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrillo de la Guareña [+]
vdr

Castrillo de la Guareña [kasTRIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Castrillo de la Guareña estas tradukebla etimologie al Fortikvilaĝeto de la Guareña pro samnoma rivero.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 21,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 53 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fuentelapeña, Vadillo de la Guareña, Torrecilla de la Orden (provinco Valladolid) kaj Cañizal.

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo kiam la domaro estis incendiita de francoj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto, vitejoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]