Saltu al enhavo

Cearaa Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cearaa Esperanto-Asocio
Associação Cearense de Esperanto
Emblemo de Cearaa Esperanto-Asocio
Lando  Brazilo
Tipo regiona Esperanto-asocio en la subŝtato  Cearao de Brazilo, regiona sekcio de Brazila Esperanto-Ligo
Fondiĝloko Fortalezo
vdr

Cearaa Esperanto-Asocio estas organizo, kiu reprezentas esperanton en la brazila subŝtato Cearao. Ĝi havas sian sidejon en Fortalezo, la subŝtata ĉefurbo.

la "velanta krabo", simbolo de la UK 2002

La kunsidoj de Cearaa Esperanto-Asocio okazas ĉiusabate, escepte dum feriotagoj (Kristnasko, Karnavalo, Pasko, Tago de Brazila Sendependiĝo, ktp).

Aktivuloj de la asocio respondecis pri organizado inter alie de la 82-a Universala Esperanto-Kongreso (2002) kaj de la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto (2008) en Fortalezo, kaj ankaŭ forte subtenis la okazigon de la 70-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO somere 2014 en la sama urbo.

Cetere la "velanta krabo", simbolo de la UK 2002, intertempe fariĝis multe uzata neoficiala emblemo de la Cearaa Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Cearaa Esperanto-Junularo, regiona junulara asocio fondita en 1965, sed intertempe ne plu aktiva

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]