Saltu al enhavo

Cedillo de la Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cedillo de la Torre
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 3° 36′ U (mapo)41.425-3.6047222222222Koordinatoj: 41° 26′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 020 m [+]
Areo 23,74 km² (2 374 ha) [+]
Cedillo de la Torre (Provinco Segovio)
Cedillo de la Torre (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Cedillo de la Torre
Cedillo de la Torre (Hispanio)
Cedillo de la Torre (Hispanio)
DEC
Situo de Cedillo de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cedillo de la Torre [+]
vdr

Cedillo de la Torre [zeDIljo delaTOre] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La aldona kromnomo de la Torre (de la Turo) estas komprenebla etimologie kiel aludo al la 25 m alta turo aldonita al la preĝejo.

Cedillo de la Torre en la provinco Segovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 23,74 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 89 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 70 el jaro 1991.

Ĝi distas 88 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Moral de Hornuez, Cilleruelo de San Mamés, Carabias, Fresno de la Fuente, Pajarejos kaj Bercimuel. Geograficame ĝi estas sur la deklivaroj de la Sierra de Pradales. Granda parto de ĝia municipa teritorio estas makiso de kverko kaj iom da junipero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis en la Comunidad de Villa y Tierra de Maderuelo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]