Celastracoj
Aspekto
Celastracoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
celastro Celastrus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La celastracoj[2] (latine Celastraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo celastraloj (Celastrales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 1200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas celastro[2].
Tiu familio estas ĉiam lignecaj plantoj (arboj, arbedoj aŭ arbustoj), ĉefe en la tropikoj, sed kelkaj specioj aperas en la kontinenta zono. Ili havas dornegoj. La verdetaj, malgrandaj floroj estas 4 aŭ kvinpartaj kun radia simetrio. La floroj estas duseksaj. La ovario formiĝas el du aŭ kvin karpeloj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Celastrales Link - celastraloj
- Celastraceae R.Br. - celastracoj
- Acanthothamnus Brandegee - akantotamno
- Allocassine N. Robson - alokasino
- Anthodon Ruiz & Pav. - antodonto
- Apatophyllum McGillivray - apatofilo
- Apodostigma R. Wilczek - apodostigmo
- Arnicratea N. Hallé - arnikrateo
- Bequaertia R. Wilczek - bekertio
- Brassiantha A.C. Sm. - brasianto
- Brexia Noronha ex Thouars - breksio
- Brexiella H. Perrier - breksielo
- Campylostemon Welw. ex Hook. f. - kampilostemono
- Canotia Torr. ex A. Gray - kanotio
- Cassine L. - kasino
- Catha - ĉato[5]
- Celastrus L. - celastro[2]
- Cheiloclinium Miers - kejloklinio
- Crossopetalum P. Browne - krosopetalo
- Cuervea Triana ex Miers - kuerveo
- Denhamia Meisn. - denhamio
- Dicarpellum A.C. Sm. - dikarpelo
- Elachyptera A.C. Sm. - elakiptero
- Elaeodendron Jacq. - eleodendro
- Empleuridium - empleŭridio
- Euonymus L. - evonimo[6]
- Evonymopsis H. Perrier - evonimopso
- Fraunhofera Mart. - fraŭnhofero
- Glyptopetalum Thwaites - gliptopetalo
- Goniodiscus Kuhlm. - goniodisko
- Gyminda Sarg. - gimindo
- Gymnosporia (Wight & Arn.) Benth. & Hook. f. - gimnosporio
- Haydenia - hajdenio
- Helictonema Pierre - heliktonemo
- Hexaspora C.T. White - heksasporo
- Hippocratea L. - hipokrateo
- Hylenaea Miers - hileneo
- Lauridia Eckl. & Zeyh. - laŭridio
- Lepuropetalon Elliott - lepturopetalo
- Loeseneriella A.C. Sm. - lezenerielo
- Lydenburgia N. Robson - lidenburgio
- Macahanea Aubl. - makahaneo
- Managa Aubl. - manago
- Maurocenia Mill. - maŭrocenio
- Maytenus Molina - majteno
- Microtropis Wall. ex Meisn. - mikrotropido
- Monimopetalum Rehder - monimopetalo
- Mortonia A. Gray - mortonio
- Myginda Jacq. - migindo*
- Mystroxylon Eckl. & Zeyh. - mistroksilo**
- Orthosphenia Standl. - ortosfenio
- Pachistima - pakistimo
- Paracelastrus Miq. - paracelastro
- Parnassia L. - parnasio
- Paxistima Raf. - paksistimo
- Peripterygia Loes. - peripterigio
- Peritassa Miers - peritaso
- Plagiopteron Griff. - plagioptero
- Platypterocarpus Dunkley & Brenan - platipterokarpo
- Plenckia Reissek - plenkio
- Pleurostylia Wight & Arn. - pleŭrostilio
- Polycardia Juss. - polikardio
- Prionostemma Miers - prionostemo
- Pristimera Miers - pristimero
- Psammomoya Diels & Loesener - psamomojo
- Pseudosalacia Codd - pseŭdosalacio
- Ptelidium Thouars - ptelidio
- Pterocelastrus (Lam.) Meisn. - pterocelastro
- Putterlickia Endl. - puterlikio
- Quetzalia Lundell - kvecalio
- Reissantia N. Hallé - rejsantio
- Rhacoma - rakomo
- Rzedowskia González Medrano, Francisco - ĵedovskio**
- Salacia L. - salacio
- Salacighia Loes. - salacigio
- Salvadoropsis H. Perrier - salvadoropso
- Schaefferia Jacq. - ŝeferio
- Semialarium N. Hallé - semialario
- Simicratea N. Hallé - simikrateo
- Simirestis N. Hallé - simiresto
- Siphonodon generic Griffith - sifonodonto
- Tampoa Aubl. - tampoo
- Tetrasiphon Urb. - tetrasifono**
- Thyrsosalacia Loes. - tirsosalacio
- Tontelea Miers - tonteleo
- Torralbasia Krug & Urban in Segui - toralbasio
- Tricerma Liebm. - tricermo
- Tripterygium Hook. f. - tripterigio
- Tristemonanthus Loes. - tristemonanto
- Viposia Lundell - vipozio
- Wimmeria Schltdl. & Cham. - vimerio
- Zinowiewia Turcz. - zinovjevio
- Celastraceae R.Br. - celastracoj
- Celastrales Link - celastraloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Kelkaj taksonoj:
- evonimo (Evonimus) arbedoj kun ordinare duope kontraŭsidantaj, pinte elipsaj aŭ lancetformaj, glataj, ofte ledecaj, kaj kun brilkoloraj, arilhavaj fruktoj. pluraj specioj ĝardene aŭ subvitre kulturataj. La familio havas 220 speciojn kiuj kreskas plej ofte en Sud-Ost-Azio.
- celastro (Celastrus) estas arbedoj, lianoj kun volvaj vergoj, kun ov aŭ korformaj folioj, kun plej ofte unuseksaj, dioikaj floroj, kaj kun kapsuloj, kiuj similas al la sekaj fruktoj de evonimo.
- Catha
- Ĉato, Catha edulis: en la ledecaj, lancetaj folioj troviĝas kontraŭdorma alkaloido (cathin, cathinin, cathidin). Oni maĉis la foliojn aŭ sekigita faris el tio teon. La araboj alte taksis tiun ĉi planton.