Cemal Gürsel
Cemal Gürsel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cemal Gürsel | |||||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1895 en Hınıs | ||||
Morto | 14-an de septembro 1966 (70-jaraĝa) en Ankaro | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | Turkish State Cemetery (en) (1988–) Maŭzoleo de Atatürk (1966–1988) vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | turka vd | ||||
Ŝtataneco | Otomana Imperio Turkio vd | ||||
Alma mater | Turkia Armea Lernejo Kuleli Military High School (en) vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Melahat Gürsel (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto oficiro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cemal GÜRSEL (n. 1895 en Erzurum, la Otomana Imperio - m. la 14-an de septembro 1966 en Ankaro, Turkio) estis turka generalo kaj estro la Komitaton de Nacia Unueco kiu faris puĉon kontraŭ ĉefministro Adnan Menderes la 27-an de majo 1960. Li estis la kvara Prezidanto de Turkio ĝis la 28-a de marto 1966.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Gürsel estis naskita en Erzurum en 1895, la filo de otomana oficiro kaj la nepo de paŝao. Fininte la bazlernejon en Ordu, li frekventis la armean lernejon en Erzincan kaj poste sukcese finis la Kuleli armean lernejon en Istanbulo. Ekde 1915 li laboris kiel karieroficiro. Li ricevis sian kromnomon Cemal Ağa ("ĉefo, sinjoro", alta armea rango en la Otomana Regno) jam je frua aĝo.
Gürsel servis en la armeo dum 45 jaroj. Li batalis en la Unua Mondmilito ĉe la Batalo de Gallipoli kiel leŭtenanto. Iom poste li batalis sur la siria kaj palestina frontoj. En 1917 Gürsel estis kaptita de la britoj kaj tenita en Egiptio ĝis 1920. Kiam eksterlanda raportisto poste demandis al li kial li ne lernis la anglan dum sia kaptiteco, Gürsel respondis ke li estis tiom frustrita de sia kapto ke li lernis la francan anstataŭ la anglan.
Post lia liberigo, Gürsel revenis al Turkio kaj aliĝis al la movado de Mustafa Kemal Atatürk. Li batalis en la Turka Liberiga Milito ĉe la Okcidenta Fronto de 1920 ĝis 1923. Por liaj agoj en la Batalo of Sakarya kontraŭ la grekoj, Gürsel poste ricevis la Sendependecmedalon de la parlamento.
Milita kariero
[redakti | redakti fonton]Gürsel studentiĝis ĉe la militista akademio en 1929 kiel staboficiro. En 1923 li estis promociita de regimento al korpusa komandanto. Post esti kaj la komandanto de oficira lernejo kaj oficiro de ĝenerala stabo, li iĝis generalbrigadisto en 1946, povis altiĝi al la rango de generalo en la sekvaj jaroj - en 1957 li iĝis armegeneralo - kaj transprenis la prezido de la sekreta servo. En aŭgusto 1958, Cemal Gürsel estis nomumita Ĉefkomandanto de la Teraj Fortoj. Tiutempe li jam estis komandanto de la 3-a Armeo, kiu estis postenigita ĉe la limo kun Sovetunio. Post kiam soldatoj estis deplojitaj kontraŭ manifestaciado de studentoj, li abdikis de sia posteno kiel ĉefkomandanto en majo 1960 en protesto kontraŭ la registaro.
Lia malstreĉita kaj patra maniero kaj lia sento de humuro igis lin populara kaj en la turka armeo kaj inter liaj NATO- partneroj.
Post la militista puĉo de la 27-a de majo 1960, kiun li gvidis en la gvida rolo de la Komitato de Nacia Unueco, Cemal Gürsel komencis ellabori kvinjarajn ekonomiajn planojn (surbaze de la irana modelo). Ĉi tio kaŭzis pliiĝon de la turka ekonomio. Li funkciis kiel kaj ĉefministro kaj Ĉefkomandanto de la Armitaj Fortoj de Turkio de la 28-an de majo 1960 ĝis la 26-an de oktobro 1961.
En septembro 1960 li donis la ordonon por nova konstitucio - "la dua turka respubliko", kiel ĝi estis ofte nomita, devus esti bazita sur demokrata konstitucio. Unuafoje ekzistis rajto fondi sindikatojn, politikajn partiojn (sen tribunala permeso), studentajn asociojn kaj klubojn. Turkio establis intensajn rilatojn kun la okcidenteŭropaj ŝtatoj, la mezorientaj ŝtatoj kaj Sovetunio.
Kun la adopto de la nova konstitucio, li iĝis Prezidanto de Turkio la 26-an de oktobro 1961. Tiun oficon li okupis ĝis la 18-a de marto 1966, kiam li eksiĝis pro sanaj kialoj.
La politiko de la turka militistaro radikale ŝanĝiĝis en 1966 post la morto de la liberala kaj parte maldekstra prezidanto kaj kaŭzis puĉon de dekstraj armeaj oficiroj en 1971.