Cenobito estas kristana monaĥo, kiu vivas ne izole, sen en komunumo kun aliaj monaĥoj, kutime en monaĥejo.
La vorto deriviĝas de la greka κοινός (kojnos = komuna) kaj βιός (bios = vivo). Kiel fondinton de cenobita monaĥeco oni konsideras Paĥomion, kiu vivis en la unua duono de la 4-a jarcento.
La esprimo kontrastas al ermito kaj anakoreto.