Saltu al enhavo

Censa metropolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Censa metropolo, aŭ CM estas kanada censoregiono konsistanta el granda urba regiono (la urba kerno) kaj apudaj terenoj (la urbaj kaj kamparaj randterenoj) havantaj altan gradon de socia kaj ekonomia integriĝo kun la urba kerno.

Censa Metropolo havas urban kernon kun almenaŭ 100.000 loĝantoj, laŭ la mezuro de la antaŭ nacia censo. Kiam regiono fariĝis CM ĝi restas tio eĉ se la urba kerno ekhavas malpli ol 100.000 loĝantojn.

Ĉiuj CM-oj dividiĝas je censodistriktoj. Oni povas kunigi CM kun apuda Censa Aglomeraĵo se ili estas socie kaj ekonomie integritaj; ĉi tiu nova unuo nomiĝas kompleksa CM, kaj la konsistantaj CM kaj CA-oj nomiĝas ĉefa censa metropolo (ĈCM) kaj ĉefa(j) censa(j) aglomeraĵo(j) (ĈCA). Ne eblas unuigi unu CM kun alia CM.

Listo de CM-oj

[redakti | redakti fonton]
Rango Kutima/Oficiala Nomo Nomo de Kanada Oficejo por Statistiko Provinco Plej grandaj Municipoj
1 Toronta regiono CM Toronto Ontario Toronto, Misisogo
2 Montreala regiono CM Montrealo Kebekio Montrealo, Laval
3 Vankuvera regiono CM Vankuvero Brita Kolumbio Vankuvero, Surrey
4 Naci-Ĉefurba Regiono CM Ottawa-Gatineau Ontario, Kebekio Otavo, Gatineau
5 Kalgaria regiono CM Kalgario Alberto Kalgario, Airdrie
6 Edmontona Ĉefurba Regiono CM Edmontono Alberto Edmontono, St. Albert
7 Kebeka regiono CM Kebeko Kebekio Kebeko, Lévis
8 CM Hamiltono CM Hamiltono Ontario Hamiltono, Burlington
9 Vinipega Ĉefurba Regiono CM Vinipego Manitobo Vinipego, Selkirk
10 CM Londono CM Londono Ontario Londono, St. Thomas
11 CM Kiĉenero CM Kiĉenero Ontario Kiĉenero, Cambridge, Waterloo
12 Sankta Katarino-Niagaro CM Sankta Katarino-Niagaro Ontario Sankta Katarino, Niagara Falls
13 Halifaksa Regiona Municipo CM Halifakso Nov-Skotio Halifaksa Regiona Municipo
14 Viktoria regiono CM Viktorio Brita Kolumbio Viktorio, Saanich
15 CM Windsor CM Windsor Ontario Windsor
16 CM Oshawa CM Oshawa Ontario Oshawa, Whitby
17 CM Saskatuno CM Saskatuno Saskaĉevano Saskatuno
18 CM Reĝino CM Reĝino Saskaĉevano Reĝino
19 CM Sankt-Johano CM Sankt-Johano (NL) Novlando Sankt-Johano, Mount Pearl
20 CM Granda Sudbury CM Granda Sudbury Ontario Granda Sudbury
21 CM Saguenay CM Saguenay Kebekio Saguenay
22 CM Sherbrooke CM Sherbrooke Kebekio Sherbrooke
23 Regiono Distrikto de Frejzera Valo CM Abbotsford Brita Kolumbio Abbotsford, Mission
24 CM Kingston CM Kingston Ontario Kingston, Suda Frontenac
25 CM Trois-Rivières CM Trois-Rivières Kebekio Trois-Rivières
26 Granda Sankt-Johano CM Sankt-Johano (NB) Nov-Brunsviko Sankt-Johano, Rothesay
27 CM Thunder Bay CM Thunder Bay Ontario Thunder Bay