Censo de Argentino
La ŝtata ento respondeca pri la realigo ekde 1869 de la nomitaj Censos Nacionales de Población, Hogares y Viviendas en la República Argentina (Naciaj Censoj de Loĝantaro, Hejmoj kaj Loĝejoj) estas la INDEC (akronimo de Instituto Nacional de Estadística y Censos), kiu estas organismo publika kiu havigas la teknikan estrecon de ĉiuj oficialaj statistikoj de Argentino. Tamen la unua popolnombrado estis realigita en 1869, dum la prezidenteco de Domingo Faustino Sarmiento.
La internaciaj interkonsentoj, la Argentina Konstitucio, kaj la valida leĝaro proklamas, ke la censoj realiĝu ĉiu 10an jaron. Tio okazas ekde la censo de 1960, escepte de la censoj de 1990 kaj 2000, kiuj pro buĝetaj tialoj estis prokastitaj unu jaron.
La tradicio en Argentino konsistas je censo de la personoj ĉeestaj en la loĝejo, en la momento de la censo, inklude tiujn kiuj kutime ne loĝas en tiu hejmo, sed "tranoktis" tie.
Historia evoluo de la totala argentina loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantaro je 30a de junio | Jara averaĝa kreskindico (intercensa) |
---|---|---|
1869 | 1.877.490 | - |
1895 | 4.044.911 | - |
1914 | 7.903.662 | 36,1‰ |
1947 | 15.893.811 | 20,4‰ |
1960 | 20.013.793 | 17,9‰ |
1970 | 23.364.431 | 15,6‰ |
1980 | 27.947.446 | 18,0‰ |
1991 | 32.615.528 | 14,7‰ |
2001 | 36.260.130 | 12,5‰ |
2010 | 40.091.359 | 10,6‰ |