Centaŭreo
Centaŭreo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centaurea americana
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
ĉirkaŭ 350-500 specioj; vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Centaŭreo (Centaurea) estas multspecia genro el la planta familio de asteracoj, al kiu apartenas unu- kaj plurjaraj herboj, pluraj ĝardene kulturataj, kun tubkoloraj floroj, el kiuj tiuj de la ekstera rondo en la kapitulo plej ofte estas funelformaj, pli grandaj, okulfrapaj, sed sterilaj - tio estas sen stiluso kaj stamenoj.
Al la genro apartenas ĉ. 350-500 specioj, kiuj vivas ĉefe en la Mediteraneo kaj Okcidenta Azio, sed deko aperas eĉ en Mez-Eŭropo.
Inter la plej bone konataj specioj estas:
- cejano (Centaurea cyanus) estas konata bela trudherbo en grenkampoj kun brile ĉielbluaj, malofte blankaj aŭ riĝaj floroj kaj lancetformaj folio. Ĝi preskaŭ malaperis danke al la intensaj agrikulturaj metodoj kaj al la herbicidoj. (cejanobluo estas koloro, simila al koloro de cejanofloro) (vidu la apudan foton)
- kampa centaŭreo (Centaurea jacea) montras tigmonascion, tio estas, je tuŝo de insektoj, la stamenoj kuntiriĝas (je malpli 20-30%) kaj aperas el la stamena tubo la stiluso kun algluiĝintaj polenoj, kiujn la planto alpremas sur la insekton. La stamenoj reakiras siajn antaŭajn poziciojn dum unu minuto. (La stamenoj estas kunkreskintaj ĉe la anteroj, tiel formiĝas tubo.) (vidu la apudan foton)
- skabioza centaŭreo (Centaurea scabiosa) estas plantspecio, kiu apartenas al la familio de la Asteracoj (Asteraceae).
La skabioza centaŭreo estas multjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de 1,20 m. Ĝi havas eĝan, aspran tigon, kiu havas starantajn branĉojn. La verdaj, ledaj kaj hirtharaj folioj estas pinataj. La pinataj folipartoj esta oblongaj aŭ mallarĝe lancetaj.
La unuopaj floroj staras kune aŭ en unuopaj apeksaj kapituloj, kiuj estas ĉ. 2 cm alta kaj 4 cm larĝa. La brakteoj (v. bildon) ne havas nervuron. La franĝitaj alpendaĵoj havas rande dentforman aŭ ciliforman orlon. La koloro de la petaloj varias de malhelpurura trans purpura aŭ helruĝa, malofte blanka. La papuso estas preskaŭ samlonge kiel la aĥenofruktoj.
La kromosomonombro estas 2n = 20, malofte 40.
La disvastigo de la aĥenoj okazas per formikoj, krome ili uzas semaĥorion kaj zooĥorion. La skabioza centaŭreo floras de junio ĝis aŭgusto. Ĝi kreskas sur sekaj kaj duonsekaj razenoj, ofte ĉe sekaj kampaj randoj. Sur ekstensive uzataj agroj kaj subalpaj ŝtonrazenoj ĝi ankaŭ troviĝas. Ĝi prefaras kalkriĉan grundon (vidu la apudan foton).
Specioj
[redakti | redakti fonton]Inter la specioj en ĉi tiu genro estas:
- Centaurea adpressa
- Centaurea aggregata
- Centaurea alpestris
- Centaurea alpina
- Centaurea americana
- Centaurea argentea
- Centaurea aspera
- Centaurea atropurpurea
- Centaurea babylonica
- Centaurea behen
- Centaurea bella
- Centaurea bovina
- Centaurea bulbosa
- Centaurea cachinalensis
- Centaurea calcitrapa
- Centaurea calcitrapoides
- Centaurea chilensis
- Centaurea cineraria
- Centaurea clementei
- Centaurea cyanus – cejano
- Centaurea dealbata
- Centaurea debeaŭii
- Centaurea depressa
- Centaurea diffusa
- Centaurea diluta
- Centaurea dschungarica
- Centaurea eriophora
- Centaurea floccosa
- Centaurea gayana
- Centaurea glastifolia
- Centaurea grinensis
- Centaurea hypoleuca
- Centaurea iberica
- Centaurea imperialis
- Centaurea jacea - kampa centaŭreo
- Centaurea kasakorum
- Centaurea kopetaghensis
- Centaurea kotschyana
- Centaurea leucophylla
- Centaurea macrocephala
- Centaurea maculosa
- Centaurea marschalliana
- Centaurea melitensis
- Centaurea moschata
- Centaurea monocephala
- Centaurea montana
- Centaurea nigra
- Centaurea nigrescens
- Centaurea orientalis
- Centaurea ovina
- Centaurea paniculata
- Centaurea phrygia
- Centaurea pindicola
- Centaurea polypodiifolia
- Centaurea pulcherrima
- Centaurea ragusina
- Centaurea repens
- Centaurea rothrockii
- Centaurea ruthenica
- Centaurea rutifolia
- Centaurea scabiosa
- Centaurea seridis
- Centaurea sibirica
- Centaurea simplicicaulis
- Centaurea solstitialis
- Centaurea squarrosa
- Centaurea stenolepis
- Centaurea stoebe
- Centaurea sulphurea
- Centaurea scabiosa
- Centaurea transalpina
- Centaurea tchihatcheffii
- Centaurea trichocephala
- Centaurea triumfettii
- Centaurea uniflora
- Centaurea virgata
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Centaurea crocodylium
-
Centaurea damascena
-
Centaurea ammocyanus
-
Centaurea cyanoides
-
Centaurea iberica
-
Centaurea verutum
-
Cnicus benedictus
-
centaurea pumilio