Centra Turo de Radio kaj Televido en Pekino
Centra Turo de Radio kaj Televido en Pekino | |||
---|---|---|---|
telekomunika turo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | moderna arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1992 | ||
Malfermo | 1992 | ||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Ganjiakou Subdistrict | ||
Situo | |||
Geografia situo | 39° 55′ 5″ N, 116° 18′ 1″ O (mapo)39.918091666667116.30040555556Koordinatoj: 39° 55′ 5″ N, 116° 18′ 1″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | http://www.ctvt.com.cn/english | ||
La Centra Turo de Radio kaj Televido en Pekino (simpligite ĉine 中央广播电视塔; tradicie ĉine 中央廣播電視塔; pinjin: Zhōngyāng guǎngbò diànshì tǎ; prononcata ʈʂʊ́ŋ.jáŋ.kwàŋ.pwó.tjɛ̂n.ʂɻ̩̂.tʰà; ankaŭ konata kiel la Ĉina Centra Televidturo (CCTV)) estas la plej alta konstruaĵo en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio. Supre de la konstruaĵo estas observoferdeko je alteco de 238 metroj kaj la pinto de ĝia anteno atingas altecon de 405 metroj. Ĉe la supro de la turo estas turniĝanta restoracio kiu disponigas vidon de la grandurbo. La konstruaĵo estas membro de la Monda Federacio por Grandaj Turoj.
La turo estis inaŭgurita en 1992 kaj enhavas dissendajn ekipaĵojn por Ĉina Centra Televido. Ĝi situas en la Yidian-najbareco proksime de Gongzhupen metrostacio kaj Yuyuantan Parko. La turo estis dezajnita fare de la arkitekto Paulus Sanoren. La CCTV-ĉefsideja konstruaĵo estas nuntempe en Distrikto Chaoyang, kaj estis dezajnita fare de la nederlanda arkitekto Rem Koolhaas en 2009.
Ĉiun jaron konkurso estas okazigita, kiu inkludas du rondirojn de la bazo de la turo kaj tiam surgrimpante ĝiajn 1,484 ŝtupojn al la observferdeko ĉe la pinto.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Central TV Tower Tourist Website: https://web.archive.org/web/20111211210149/http://en.ctvt.com.cn/