Centra kerno de Moskva-Siti
Centra kerno de Moskva-Siti | ||
---|---|---|
konstruaĵo [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 44′ 57″ N, 37° 32′ 21″ O (mapo)55.74904722222237.539108333333Koordinatoj: 55° 44′ 57″ N, 37° 32′ 21″ O (mapo) | |
Centra kerno de Moskva-Siti | ||
Vikimedia Komunejo: Central Core of Moscow-City [+] | ||
Centra kerno de Moskva-Siti estas komplika konstruaĵo, situanta sur terenoj 6, 7, 8 de Moskva-Siti (Moskvo, Rusio).
La Centra kerno estas konstruata ekde 2003. Ĝi havas subteran kaj surteran partojn.
La subtera parto konsistas el:
- nodo de la Metroo de Moskvo (stacioj Delovoj centr de Filovskaja linio, Delovoj centr de Kalininsko-Solncevskaja linio kaj unu konstruata stacio);
- aŭtomobila haltejo;
- vendejaro.
Surtera parto konsistas el hotelo (tereno 8a), vendejaro Afimoll (terenoj 8b kaj 7), kinejo-koncertejo por 6000 personoj (tereno 6).
Vendejaro Afimoll
[redakti | redakti fonton]Vendejaro "Afimoll" (Afimoll-Siti, ruse Афимолл-Сити) estis solene malfermita la 22-an de majo 2011[1]. Ĝia komuna areo estas 320 000 m2, el ili por luo 114 213 m2[2]
En Afimoll funkcias 400 vendejoj, 50 manĝejoj, kinejo kaj amuzejo (kun specialaj lokoj por infanoj)[2].
La 12-an de aŭgusto 2014 la Prokuroraro de Moskvo postulis fermon de Afimoll-Siti pro plurfoja rompo de la kontraŭincendiaj reguloj[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Открытие ТРЦ "Афимолл Сити" в ММДЦ Москва-Сити состоится 22 мая 2011 г, RIA Novosti (ruse)
- ↑ 2,0 2,1 Statistiko de Aflmoll-Siti Arkivigite je 2014-08-12 per la retarkivo Wayback Machine (ruse, angle)
- ↑ Прокуратура Москвы потребовала закрыть "Афимолл-Сити" (ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉefa retejo de Afimoll-Siti (ruse, angle)