Centrafrika arbarnajtingalo
Centrafrika arbarnajtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Stiphrornis sanghensis (Beresford & Cracraft, 1999) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Centrafrika arbarnajtingalo (Stiphrornis sanghensis) estas malgranda paserina birdo kiu estas endemia de sudokcidenta Centrafrika Respubliko, sed eble ankaŭ en apudaj partoj de DR Kongo, Kameruno kaj Respubliko Kongo.[1]
Tiu specio aŭ subspecio estas konata nur el Pluvarbara Rezervejo de Dzanga-Sangha (3,359 km²) en la Prefekturo de Sangha-Mbaèré en sudokcidenta Centrafrika Respubliko, kie ĝi estas komuna ambaŭflanke de la Rivero Sangha. Tiu teritorio eble etendas al orienta Kameruno, norda Kongo kaj nordokcidenta Demokratia Respubliko Kongo (Beresford kaj Cracraft 1999). Ĝi estis kolektita nur en 1996 kaj 1998, kaj oni bezonas pluajn studojn por konfirmi ties konservajn postulojn kaj distribuadon.
Ĝi estis malkasita nur en 1996, kaj science priskribita en 1999.[2] Kiam estis agnoskata kiel specio de IUCN, ĝi estis konsiderata sen sufiĉa pruvigo kaj pro sekvaj rekomendoj de la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife, IUCN nune konsideras ĝin kiel subspecio de S. erythrothorax.[1] Ĝi estis priskribita kiel komuna.[3]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 BirdLife International (2006). Stiphrornis erythrothorax. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27 September 2008.
- ↑ Beresford, P. & Cracraft, J. (1999). Speciation in African forest robins (Stiphrornis): species limits, phylogenetic relationships, and molecular biogeography. American Museum Novitates 3270: 1–22. PDF available. Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Collar, N. (2005). Forest Robin (Stiphrornis erythrothorax). Pp. 730-731 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Christie, D. eds. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-72-5
- Nova Specio de ruĝgorĝulo Arkivigite je 2007-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- arbarnajtingalo Stiphrornis erythrothorax Arkivigite je 2011-06-11 per la retarkivo Wayback Machine