Ceratopedoj
Aspekto
Ceratopedoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
fossil
| ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Ceratopedoj (Ceratopsidae) estas diversa grupo de marginocefalaj dinosaŭroj kiel triceratopo kaj stirakosaŭro. Ĉiuj konataj specimenoj vivis dum la malfrua kretaceo en okcidenta Nordameriko: inter iliaj plej rimarkeblaj trajtoj estis iliaj bekoj, vicoj de ŝirodentoj en la malantaŭo de la makzelo, kaj abundaj kornoj kaj krispoj. Oni kutime rekonas du subfamiliojn: la ceratopenoj (Ceratopsinae) aŭ kasmosaŭrenoj (Chasmosaurinae) havis longajn, triangulajn krispojn kaj grandajn brovokornojn. La centrosaŭrenoj (Centrosaurinae) havis grandajn nazokornojn, mallongajn, rektangulecajn krispojn, kaj grandajn spinojn rande de la krispo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]- Infraordo Ceratopoj Ceratopsia
- FAMILIO CERATOPEDOJ
- Subfamilio Centrosaŭrenoj Centrosaurinae
- Albertaceratopo Albertaceratops - (Alberto, Kanado k Montano, Usono)
- Avaceratopo Avaceratops - (Montano)
- Tribo Centrosaurini
- Monoklonio Monoclonius - (Montano k Alberto)
- Brakiceratopo Brachyceratops - (Montano k Alberto)
- Centrosaŭro Centrosaurus - (Alberto)
- Stirakosaŭro Styracosaurus - (Alberto k Montano)
- Tribe Pachyrhinosaurini
- Einiosaurus - (Montano)
- Achelousaurus - (Montano)
- Pakirinosaŭro Pachyrhinosaurus- (Alberto k Alasko, Usono)
- Subfamilio Ceratopenoj
- Ceratopo Ceratops - (Montano k Alberto)
- Ĥasmosaŭro Chasmosaurus - (Alberto)
- Agujaceratops - (Texas, Usono)
- Pentaceratopo Pentaceratops - (Nov-Meksiko, Usono)
- Anĥiceratopo Anchiceratops - (Alberto)
- Arinoceratopo Arrhinoceratops - (Alberto)
- Torosaŭro Torosaurus - (Vajomingo, Montana, Sud-Dakoto, Nord-Dakoto, Utaho k Saskaĉevano)
- Diceratopo Diceratops - (Vajomingo, Usono)
- Triceratopo Triceratops - Montana, Wyoming, Saskaĉevano k Alberta.
- Subfamilio Centrosaŭrenoj Centrosaurinae
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Dodson, P. (1996). The Horned Dinosaurs. Princeton University Press, Pinceton, New Jersey, pp. xiv-346
- Dodson, P., & Currie, P. J. (1990). "Neoceratopsia." 593-618 in Weishampel, D. B., Dodson, P., & Osmólska, H. (eds.), 1990: The Dinosauria. University of California Press, Berkley, Los Angeles, Oxford, 1990 xvi-733.