Cerratón de Juarros
Cerratón de Juarros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 25′ N, 3° 22′ U (mapo)42.421944444444-3.3738888888889Koordinatoj: 42° 25′ N, 3° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 988 m [+] | ||
Areo | 16,2 km² (1 620 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cerratón de Juarros [+] | |||
Cerratón de Juarros [zeraTON deĤUAros] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 52 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 17 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
69 | 71 | 70 | 62 |
Ĝi distas 32 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, limas kun Castil de Peones, Valle de Oca, Villafranca Montes de Oca kaj Arraya de Oca kaj enhavas la submunicipon Turrientes (13 personoj), kaj la senhomejo San Otero.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Cerratón de Juarros formis parton de la Jurisdicción de Villafranca de Montes de Oca en la partido Juarros, kun reĝlanda jurisdikcio kaj vicurbestro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia.