Cesare Terranova
Aspekto
Cesare Terranova | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1921 en Palermo |
Morto | 25-an de septembro 1979 (58-jaraĝa) en Palermo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1979) Reĝlando Italio (1921–1946) |
Alma mater | Universitato de Mesino |
Familio | |
Edz(in)o | Giovanna Giaconia (en) |
Okupo | |
Okupo | juĝisto politikisto |
Cesare Terranova (n. la 25-an de aŭgusto 1921 en Petralia Sottana - m. la 25-an de septembro 1979 en Palermo) estis itala juĝisto kaj politikisto el Sicilio rimarkinda pro sia kontraŭmafia sinteno. De 1958 ĝis 1971 Terranova estis enketa juĝisto ĉe la prokurorejo de Palermo. Li estis unu el la unuaj, kiuj serioze persekutis la Mafion kaj la financajn operacojn de Cosa Nostra. Li estis mortigita de la Mafio en 1979. Cesare Terranova povas esti konsiderata la antaŭulo de la juĝistoj Giovanni Falcone kaj Paolo Borsellino, kiuj ankaŭ estis mortigitaj de la mafio en 1992.