Saltu al enhavo

Chacaltaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chacaltaya
monto
Alteco

5 421 m

Geografia situo 16° 21′ S, 68° 8′ U (mapo)-16.353333333333-68.131388888889Koordinatoj: 16° 21′ S, 68° 8′ U (mapo) f4
Chacaltaya (Bolivio)
Chacaltaya (Bolivio)
DEC
Situo de Chacaltaya
Map
Chacaltaya
vdr
Vidaĵo de la glaĉero Chacaltaya, 2002

ChacaltayaĈakaltajo (Ajmara por malvarma vojo) estas monto en la bolivia Reĝa Kordilero kun pinto de 5421 m kaj videbleco al lago Titikako en la foro. La glaĉero de Ĉakaltajo degelis kaj malaperis en frua 2009. La glaĉero estis la plej alte situanta skiejo de la mondo, en Suda Ameriko kaj situante ĉ. 30 km de La Paz, proksime al montaro Huayna Potosí. La glaĉero estis 18.000 jarojn aĝa, 80% de ties kvanto degelis inter 1987 kaj 2007.

La skiejo, 2007

La glaĉero estis la sola skiejo de Bolivio kaj la plej alte situanta lift-servita skiejo en la mondo.

Observatorio

[redakti | redakti fonton]

Sur la monta alto de 5.220 m situas la Astrofizika Observatorio de Ĉakaltajo (Observatorio de Fisica Cosmica), kiun funkciigas la bolivia Universitato San Andres kun aliaj alilandaj universitatoj. Tio estas unu el la plej alte situantaj astronomiaj observatorioj kaj pro la ties maldensa aero grava loko de la gamaastronomio.