Chadwick Boseman
Chadwick Boseman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Chadwick Boseman | |||||
Naskonomo | Chadwick Aaron Boseman | ||||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1976 en Anderson | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 2020 (43-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Cemetery (en) vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Howard - Bakalaŭro de Belarto British American Drama Academy (en) T.L. Hanna High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Taylor Simone Ledward Boseman (en) (2018–2020) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | scenaristo filmproduktoro voĉaktoro aktoro televida aktoro dramaturgo filmaktoro reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Kina aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 2002–2020 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Chadwick Aaron BOSEMAN (naskiĝis la 29-an de novembro 1976 en Anderson, Suda Karolino - mortis la 28-an de aŭgusto 2020 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona kinoaktoro. Li estas plej konata pro la rolo de la superheroo Black Panther en kelkaj filmoj de Marvel Studios, precipe kiel la ĉeffiguro en la samnoma filmo Black Panther [1].
Boseman atingis tutmondan famon kiel la superheroo Black Panther en la Marvel Cinematic Universe (MCU) de 2016 ĝis 2019, ĉefrolante en kvar filmoj en la franĉizo, inkluzive de la samnoma filmo (2018), kiu gajnis al la aktoro NAACP Image Award por Plej bona Aktoro kaj Screen Actors Guild Award por Plej bona Rolantaro en Plenlonga Filmo. Kiel la unua nigrula aktoro se temas pri gvidi MCU-filmon, Boseman ankaŭ estis inkludita en la 2018 Time 100 listo. Lia fina filmo, Ma Rainey: Mother of the Blues, estis publikigita postmorte. Li estas la unua nigrula aktoro kiu estas postmorte nomumita por Oskaro.
Boseman havis aliajn ĉefrolojn, inter aliaj, en la filmbiografioj 42 - The True Story of a Sports Legend (kiel Jackie Robinson), Get on Up (kiel James Brown) kaj Marshall (kiel Thurgood Marshall) same kiel en la batalsuspensfilmo 21 Pontoj kaj la militdramo Da 5 Bloods.
En 2016, Boseman estis diagnozita kun kojlokancero. La aktoro konservis sian sanan staton sekreta, daŭre aktoradi dum kuracado. Li mortis en 2020 pro komplikaĵoj ligitaj al la malsano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Black Panther Cast Answer the Web's Most Searched Questions. Wired (February 14, 2018). Arkivita el la originalo je February 7, 2021. Alirita March 1, 2021 .