Charade
Charade | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Charade |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 5 dec. 1963, 13 dec. 1963, 21 dec. 1963, 1963 |
Ĝenro | romantika komedio, krimsuspensfilmo, mistera filmo, comedy thriller, filmo pri serĉo por trezoro |
Kameraado | Charles Lang |
Reĝisoro(j) | Stanley Donen |
Produktisto(j) | Stanley Donen |
Scenaro | Peter Stone |
Filmita en | Parizo • Studios de Boulogne |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Henry Mancini |
Rolantoj | Cary Grant • Audrey Hepburn • Walter Matthau • James Coburn • George Kennedy • Ned Glass • Jacques Marin • Bernard Musson • Chantal Goya • Claudine Berg • Clément Harari • Colin Drake • Dominique Minot • Jacques Préboist • Marcel Bernier • Max Elloy • Michel Thomass • Paul Bonifas • Raoul Delfosse • Roger Trapp • Stanley Donen • Lucien Desagneaux • Marc Arian • Monte Landis • Peter Stone • Marcel Imhoff |
Produktinta firmao | Stanley Donen Films |
IMDb | |
Charade (Ŝarado) estas usona amafera mistera drama komedia filmo de 1963 reĝisorita de Stanley Donen kaj verkita de Peter Stone kaj Marc Behm, en kiu stelulas Cary Grant kaj Audrey Hepburn en ĉefaj roloj, kaj aktoras ankaŭ Walter Matthau, James Coburn, George Kennedy, Dominique Minot, Ned Glass kaj Jacques Marin en pli duarangaj roloj. Ĝi enhavas tri ĝenrojn: nome ĝi estas trilera, komedia kaj amafera filmo.
En 2002, la filmo estis konservata en la usona National Film Registry de la Kongresa Biblioteko de Usono kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En Parizo, Regina Lambert (Audrey Hepburn) pretas divorci kiam ŝi malkovras, ke ŝia edzo estis mistere murdita dum fervoja veturado, elpreninte la tutan monon (250 mil dolaroj) de la paro, mono kiu nun estas malaperinta. Regina estas helpita de Peter Joshua (Cary Grant), kiu povus aŭ ne havi monajn interesojn en sia rilato al ŝi.
En la usona ambasado, Reggie renkontiĝas kun la agento de la CIA Bartholomew. Li komunikas al ŝi, ke dum la Dua Mondmilito, kvin homoj, inter kiuj ŝia edzo, ŝtelis 250 000 usonajn dolarojn destinitaj al financado de la Franca Rezistado. Ili estis arestitaj de la germanoj, sed unu el ili, Carson Dyle, estis mortigita.
Reggie estas sekvita de la komplicoj, kiuj kredas, ke ŝia edz transigis al ŝi la monon. Ŝi serĉas la helpon de Peter Joshua, kiun ŝi renkontis en Megève, sed li montriĝas interkonsentinta kun la ŝtelistoj. Krome, ŝi malkovras sinsekve plurajn identecojn: li prezentiĝis kiel la frato de Carson Dyle, poste kiel ŝtelisto nomita Adam Canfield. Lia tri perekutantoj estas misteru murditaj unu post alia. La esplorado finfine montras la sekreton de la mono: ĝi estis konvertita en tri poŝtmarkoj de kolekto. La filo de la amikino de Regina vendis ilin al filatelisto kiu, komprenante la eraron, redonas ilin al Regina.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Cary Grant kiel Brian Cruikshank (alinome Peter Joshua, Alexander Dyle kaj Adam Canfield)
- Audrey Hepburn kiel Regina "Reggie" Lampert
- Walter Matthau kiel Carson Dyle (alinome Hamilton Bartholomew)
- James Coburn kiel Tex Panthollow
- George Kennedy kiel Herman Scobie
- Dominique Minot kiel Sylvie Gaudel
- Ned Glass kiel Leopold W. Gideon
- Jacques Marin kiel Inspektisto Edouard Grandpierre
- Paul Bonifas kiel Mr. Felix, la filatelisto
- Thomas Chelimsky kiel Jean-Louis Gaudel