Charles Macaulay
Charles Macaulay | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1927 en Louisville | |
Morto | 13-an de aŭgusto 1999 (71-jaraĝa) en Healdsburg | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kancero vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | filmreĝisoro aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Charles MACAULAY, ankaŭ literumita kiel Charles Macauley, Charles MaCaulay, Charles MacCaulay, Charles MacCauley, Charles McCaulay kaj Charles McCauley ( estis usona aktoro kaj produktoro. Li naskiĝis en Kentucky, sed ofte rolis eŭropajn aristokratojn.
Li estis asocia adjunkta profesoro pri aktorado ĉe USC School of Theater 1986-1992.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li komencis sian karieron per kino per filmo Creature from the Haunted Sea kaj en televido per serio The Rifleman en 1961. Li daŭrigis ĝin per kinfilmoj Tower of London, The Bloodless Vampire kaj Head, kaj per televidaĵoj kiel Dr. Kildare, Combat!, I Spy, Daniel Boone, Star Trek, It Takes a Thief, The Wild Wild West, Mission: Impossible, The Name of the Game, ktp.
En 1970-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel Night Gallery, Gunsmoke, Cannon, Columbo, Ironside, Barbary Coast, Francis Gary Powers: The True Story of the U-2 Spy Incident, Wonder Woman, Eight Is Enough, Fantasy Island kaj Barnaby Jones. Krom tio, li aktoris en kinfilmoj Brute Corps, Blacula, The House of Seven Corpses, The Hindenburg kaj Airport '77.
Dum 1980-a jardeko li aktoris en kinfilmoj The Big Red One, Raise the Titanic, Splash, Three O'Clock High kaj Whore. Ĉe televido li rolis en The Munsters' Revenge, Tales of the Gold Monkey, V, Perry Mason Returns, Perry Mason: The Case of the Poisoned Pen, kaj aliaj.