Charonne (pariza metrostacio)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Charonne (stacidomo) kaj Charonne-Marchandises (stacidomo). |
Charonne | |||
---|---|---|---|
Kajoj en direkto al Pont de Sèvres
| |||
metrostacio • subtera stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 11-a | ||
Geografia situo | 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo)48.8551028131352.3846393823624Koordinatoj: 48° 51′ 18″ N, 2° 23′ 5″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 2 | ||
Kajoj | 2 | ||
Tarifa zono | 1 | ||
Jara trafiko | 1 815 517 vojaĝantoj (2020) | ||
Historio | |||
Malfermo | 10-a de decembro 1933 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | 24-02 | ||
Metro-linio | |||
Charonne [ʃaʁɔn] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 9, en la 11-a arondismento de Parizo
Stacio
[redakti | redakti fonton]La stacio estis malfermita la 10-an de decembro 1933.
En 1008, la Senjorio de Charonne estis transdonita al Abatejo de Saint-Magloire fare de reĝo Roberto la Pia. Sinsekvis pluraj posedantoj dum la jarcentoj. Eta vilaĝo disvolviĝis ĉirkaŭ la kastelo de Charonne. Ĝi estis grandparte aneksita de la ĉefurbo en 1860.
Afero de metrostacio Charonne
[redakti | redakti fonton]La historia kunteksto estas tiu de la Alĝeria Milito de Sendependeco. La tiamaj politikistoj negocadas post la kuliso pri la neceso konsenti al Alĝerio ĝian sendependecon. Nur OAS (Organisation de l'Armée Secrète) rifuzas tiun eblecon.
Alvokita de maldekstrularo, manifestacio estas organizita la 8-an de februaro 1962, por denunci la agadojn de OAS kaj la alĝerian militon. Prefekto Maurice Papon ordonas subpremi tiun manifestacion. Post forta atako de polico, manifestaciantoj provas rifuĝi en la enirejon de la metroo. Ok homoj mortas sufokitaj de homamaso kaj sub la batoj kaj naŭa en hospitalo, pro siaj vundoj.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- RATP 56 76
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (RATP)