Saltu al enhavo

Charron (Creuse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charron
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Auzances
INSEE kodo 23054 [+]
Poŝtkodo 23700
Kodo laŭ INSEE 23054
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Michel Ribière
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 226 (1 999)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°03′38″N 2°33′49″O  /  46.06056°N, 2.56361°O / 46.06056; 2.56361 (Charron (Creuse)) (mapo) Koordinatoj: 46°03′38″N 2°33′49″O  /  46.06056°N, 2.56361°O / 46.06056; 2.56361 (Charron (Creuse)) (mapo)
Alto 390 m - 705 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 30,11 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Charron en Francio
46° 03′ 38″ Nordo 2° 33′ 49″ Oriento / 46.0605555556 °N, 2.56361111111 °O / 46.0605555556; 2.56361111111 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Charron (Creuse) [+]
vdr

Charron estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 226 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Charron estas la plej orienta komunumo de la regiono Limoĝio. Ĝi etendiĝas sur 30,11 km², kaj havis 226 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 7 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Charron situas je alteco de 705 metroj.

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Charron apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jean-Michel Ribière, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado

[redakti | redakti fonton]

Charron apartenas al la kantono de Auzances, kies ĉefurbo estas Auzances. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]