Cheryl Ladd
Cheryl Ladd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cheryl Ladd | |||||
Naskonomo | Cheryl Jean Stoppelmoor | ||||
Naskiĝo | 12-an de julio 1951 (73-jaraĝa) en Hurono | ||||
Religio | protestantismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | San Antonio vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Brian Russell (en) (1981–) Brian Russell (en) (1981–) David Ladd (en) (1973, 1974–1980) vd | ||||
Infanoj | Jordan Ladd (mul) ( David Ladd (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro televida aktoro kantisto verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1970– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Charlie's Angels ❦ Josie and the Pussycats ❦ Where Is Someone To Love Me ❦ Take A Chance ❦ Grace Kelly ❦ Purple Hearts ❦ Millennium ❦ One West Waikiki ❦ Las Vegas vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cheryl LADD (denaske Cheryl Jean Stoppelmoor; 12a de Julio, 1951) estas usona aktorino, kantistino kaj verkistino ĉefe konata pro sia rolo kiel Kris Munroe en la televida serio de ABC nome Charlie's Angels, al kies aktoraro ŝi aliĝis en ĝia dua sezono en 1977 por anstataŭi Farrah Fawcett-Majors. Ladd restis en la serio ĝis ĝia finigo en 1981. Kinroloj ŝiaj estis en filmoj Purple Hearts (1984), Millennium (1989), Poison Ivy (1992), Permanent Midnight (1998), kaj Unforgettable (2017).
Kariero
[redakti | redakti fonton]Ŝi ekkarieris en Holivudo por muziko de animacio kaj roloj en reklamaĵoj kaj epizoda televido, inklude gataperojn en programoj kiel The Rookies, The Partridge Family, Police Woman, The Muppet Show, Search kaj Happy Days.[1]
Ŝi partoprenis en Charlie's Angels de 1977 ĝis 1981, anstataŭante Farrah Fawcett-Majors, kiu lasis la serion por ekaktori en kino. Por fari akceptebla la transiron en la publiko, la produktoroj prezentis Ladd kiel la rolulo de juna fratino de la rolulo de Fawcett, nome Kris, kio tuj faris ŝin parto de la "Angels family". En sekvaj jaroj, tiu praktiko anstataŭi "Angels" iĝis ofta; tamen Ladd restis parto de la ĉefa aktoraro dum kvar sezonoj en la serio ĝis ĝia finigo en Junio 1981.[2]
Dume Ladd profitis sian popularecon por sia muzika kariero, kaj ekzemple ludis por la Nacia Himno en la 14-a Super Bowl en Januaro 1980, kaj publikigis tri albumojn, atingante diversajn agnoskojn.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ de Arakal, Byron (Oktobro 1981). "Cheryl". Orange Coast Magazine. Emmis Communications. pp. 19–24. Alirita la 29an de Julio, 2017.
- ↑ Mansour, David (2011). From Abba to Zoom: A Pop Culture Encyclopedia of the Late 20th Century. Andrews McMeel Publishing. p. 79. ISBN 9780740793073. Alirita la 29an de Julio, 2017.
- ↑ "Lost in the '70s: Cheryl Ladd, "Think It Over"". Popdose. 12a de Februaro, 2009.