Chexbres
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chexbres-Village (stacidomo). |
Chexbres | |
---|---|
Blazono de Chexbres | |
Komunuma domo de Chexbres | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Lavaux-Oron |
Koordinatoj | 46° 29′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.48333 °N, 6.78333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 00″ N 06° 47′ 00″ O / 46.48333 °N, 6.78333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2106 |
Areo | 2,14 km² |
Alteco | 589 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1071 |
Komunumkodo | 5601 |
Situa mapo de Chexbres | |
Chexbres estas kaj komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2106 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La vinprodukta komunumo Chexbres situas en la Vitejoj de Lavaux ĉe la deklivo de la norda bordo de Lago Lemano proksimume 13 kilometrojn oriente de Laŭzano kaj 6 kilometrojn nordokcidente de Vevey. Laŭlonge de la orienta komunumlimo fluas la rivereto Le forestay, kiu alfluas al Lago Lemano apud Rivaz. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Cĥebres la vilaĝeto Le Monteiller.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,14 km², de kiuj 10,6% estas kovritaj de arbaro, 56,5% servas por agrikulturo kaj 32,4% por setlado.[2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Chexbres limas en sudo al Rivaz, en okcidento kaj nordo al Puidoux, kaj en oriento al Saint-Saphorin (Lavaux).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la komunumo Chexbres pasas la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Vevey al Moudon kaj ĉe la lagobordo ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Valezo al Laŭzano. Sur la komunuma teritorio situas alveturejo al la svisa aŭtovojo A9. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Vevey kaj diversaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Chexbres datiĝas el la jaro 1139 jam per la aktuala nomo Chexbres. Cĥebres apartenis ĝis 978 al la Abatejo Saint-Maurice, de 978 ĝis 1079 al la Reĝolando Burgonjo kaj de 1080 ĝis 1536 ĝi apartenis al la episkopo de Laŭzano. Sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis duonaŭtonoma triono de la grandparoĥo Saint-Saphorin. Surbaze de la Mediacia Akto de 1803 Chexbres fariĝis memstara politika komunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo de Chexbres Arkivigite je 2010-02-18 per Archive.today
- La kastelo de Crousaz (france, germane)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chexbres – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|