Chicho Sánchez Ferlosio
Chicho Sánchez Ferlosio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Antonio Julio Onésimo Sánchez Ferlosio |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1940 en Madrido |
Morto | 1-an de julio 2003 (63-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | Almudena Cemetery (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Rafael Sánchez Mazas |
Frat(in)oj | Rafael Sánchez Ferlosio kaj Miguel Sánchez-Mazas Ferlosio (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro diskografa artisto kantotekstisto komponisto poeto verkisto anarki-sindikatismo kantisto |
José Antonio Julio Onésimo Sánchez Ferlosio (Madrido, 8-a de aprilo de 1940 - Madrido, 1-a de julio de 2003), plej konata kiel Chicho Sánchez Ferlosio [ĉIĉo], estis kantisto kaj komponisto hispana, aŭtoro de granda kvanto de kantoj kiuj ofte li mem ne registris sed ja aliaj kantistoj, kiaj Rolando Alarcón, Joan Baez, Soledad Bravo, Víctor Jara aŭ Quilapayún. Kelkaj el tiuj kantoj iĝis parto de la populara tradicio, kiaj Gallo rojo, gallo negro (ruĝa koko, nigra koko), La hierba de los caminos (la padoherbo), La Quinta Brigada (la kvina brigado) aŭ A la huelga (ek al striko). Kelkaj el ili ŝteleliris el Hispanio en 1964 kaj estis registritaj en Svedio sen aŭtorindiko pro sekureco, kaj tiele oni kredis ke temas pri kantoj el la Hispana Enlanda Milito.
Li estis filo de la verkisto kaj membro fondinto de Falange Española nome Rafael Sánchez Mazas, kaj frato de la verkisto Rafael Sánchez Ferlosio kaj de la matematikisto kaj filozofo Miguel Sánchez Ferlosio.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Ferlosio, fekunda komponisto, apenaŭ registris parton de sia kantaro. Lia oficiala diskaro estas nur ununura disko A contratiempo. Tamen multaj artistoj faris versiojn de liaj kantoj, kiaj Joaquín Sabina, Amancio Prada, Quilapayún kaj Soledad Bravo.
Lia neoficiala diskaro, estas kvar diskoj kaj du kromaj el dokumentaj filmoj en kiuj li partoprenis; ĉio disponeblas en formato mp3 en la reto. Temas pri la jenaj diskoj:
- Spanska motståndssånger ("Kantoj de la hispana rezistado"). Registritaj kontraŭleĝe, Madrido, dum 1963-64 kaj eldonita en Svedio.
- A Contratiempo. 1978 (Dial Discos S.A., ND 5.016), novembre kaj decembre de 1977.
- Mientras el cuerpo aguante. El samnoma filmo, 1982, reĝisorita de Fernando Trueba.
- Coplas Retrógradas. Soldisko. El 1982, registrita de Chicho Sánchez Ferlosio kaj Rosa Jiménez.
- Romancero de Durruti. El la filmo Durruti, anarquista, de 1999, reĝisorita de Albert Boadella kaj Jean Louis Comolli.
- Hasta otro día, Chicho Sánchez Ferlosio. 2005, postmorta. Registrita kaj eldonita de Amancio Prada.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Chicho Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Coplas Retrógradas Arkivigite je 2016-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Hasta que el cuerpo aguante Arkivigite je 2013-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmoj de Chicho Sánchez Ferlosio, en YouTube
- http://www.youtube.com/watch?v=NIJ3yJ2yOSE
- http://www.youtube.com/watch?v=gczp3LLmi3g
- Multpera kun Diskaro de Chicho Sánchez Ferlosio kaj versioj de liaj kantoj fare de aliaj artistoj