Chirileu
Etoso
Chirileu [kirileu] (hungare: Kerelő) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Târgu Mureș, administracie apartenanta al la komunumo Sânpaul (Mureş).
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 628 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 582 (rumanoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Dum la atako turka en 1658 ĝi senpopoliĝis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)