Chocolats Favoris
Aspekto
Chocolats Favoris | ||
---|---|---|
Chocolats Favoris | ||
kompanio vd | ||
Dum | 1979 - nekonata/nuntempe | |
Fondita | En 1979 en Kebekurbo | |
Sidejo | Kebekurbo | |
Lando | Kanado | |
Estr(ar)o | Dominique Brown | |
TTT | www.chocolatsfavoris.com | |
Chocolats Favoris (france Plej Ŝatataj Ĉokoladoj) estas kanada ĉeno de glaciaĵejoj nur en Kanado kiu vendas glaciaĵojn (preskaŭ ĉiam aŭ eble ĉiam ĉokoladaj) kaj ĉokoladajn desertojn aŭ manĝetojn. La kompanio celas uzi 100% daŭripovan ĉokoladon en siaj receptoj ekde la jaro 2023[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua restoracio Chocolats Favoris malfermiĝis en 1979.
En 2006, ĉeno de restoracioj ekestis komence tra la provinca ĉefurbo Kebekurbo. En 2013, nova vendeja koncepto estis kreita per 12 ĉokoladaj varioj.
Nuntempe, estas Chocolats Favoris-aj restoracioj tra la provincoj de Kebekio, Ontario, kaj estas unu restoracio Chocolats Favoris en Viktorio, Brita Kolumbio.