Saltu al enhavo

Christian Daniel Wittich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christian Daniel WITTICH (ne konatas vivdatoj liaj; li mortis en la 18-a jarcento) estis germana ekzekutisto en Vajmaro. (Ofica) domicilo de li estis je la strateto Wagnergasse 36 (antaŭe n-ro 28).

Wittich venis Vajmaron en la 1707-a jaro el Ziegenrück kie li estis kadavroforigisto kun propra entrepreno en la periferia kvartalo de Sankta Jakobo. Wittich mem en 1753 glave ekzektis la servistinon de ĉe muelejo Lottenmühle, Maria Gertraude Schmidt.[1] Troviĝas la originala glavo[2] en la Urbomuzeo de Vajmaro (objektonumero 3n L FB 1203).

Christiane Vulpius tre verŝajne vidis lin kiam ŝi estis infano, ĉar geavoj ŝiaj vivis proksime de ties loĝejo. La Wittich-oj plenumis dum pluraj generacioj la oficialan oficon de ekzekutistoj. Oni atestis ke plurfoje ekzekutoj ne estis dekomence sukcesaj. Nia Wittich en 1707 unuafoje ekzekutis. Alia Wttich en 1783 ekzekutis Johanna Catharina Höhn.[3] Tiam Johann Wolfgang von Goethe mem ĉeestis.

  1. Christine Herzog: Energie in Weimar vom Mittelalter bis in die neuere Zeit. Die Lottenmühle, eldonis Axel Stefek, Vajmaro 2016 (=Energiegeschichte der Stadt Weimar, 1), ISBN 978-3-00-053509-3, p. 123-138
  2. Susan Geißler: Nach bösen Wercken folgt böser Lohn: das Amt des Scharfrichters, das Richtschwert und die Richtstätten der Stadt Weimar, eldonejo Stadtmuseum Weimar, Vajmaro 2015, ISBN 978-3-910053-59-5, p. 191-199
  3. Sigrid Damm: "Christiane und Goethe: Eine Recherche" - Guglolibro, p. 1774 ss.]