Christian Lous Lange
Christian Lous Lange | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1869 en Stavanger | ||||
Morto | 11-an de decembro 1938 (69-jaraĝa) en Oslo | ||||
Tombo | Vestre gravlund (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo Stavanger Cathedral School (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Carl Viggo Lange (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto pacaktivisto diplomato verkisto politikologo politikisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Christian Lous Lange (naskiĝis en Stavanger, la 17-an de septembro 1869 - la 11-an de decembro 1938 ) estis norvega historiisto, instruisto kaj sciencisto politika. Li estis unu el la ĉefaj pensuloj de la teorio kaj praktiko de internaciismo.
Lia intelekta subteno al internaciismo pruviĝis per la unua el trivoluma historia disertaĵo (Histoire de l'internationalisme). La verko, publikigita en 1919, laŭdire kontribuis al la ideologia preparo por la Ligo de Nacioj. Por ĉi tio kaj ĉiuj liaj aliaj agadoj, Lange dividis la Nobel-premion pri paco kun Hjalmar Branting en 1921.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lange studis historion, la anglan kaj la francan ĉe la Universitato de Oslo kaj en 1893 li diplomiĝis. Lange laboris kiel edukisto dum kelkaj jaroj ĝis reveno al la Universitato de Oslo por doktoriĝaj studoj. En 1899 li komencis funkcii kiel sekretario de la Interparlamenta Unio kaj servis en tiu kapacito dum ĉirkaŭ dek jaroj, realiĝis en 1909 ĝis 1933.
Post unua Mondmilito, Lange funkciis kiel membro de la Ligo de Nacioj,en tia kapacito li ofte estis alvokita por lia kompetenteco en arbitracio kaj armilkontrolo, aparte.