Cifera kodo de ISO 3166-1
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-1 numeric en la angla Vikipedio.
Cifera kodo de ISO 3166-1 (angle ISO 3166-1 numeric) estas triciferaj kodoj por ĉiu lando, tiuj kodoj estas difinitaj en la normo ISO 3166-1, kiu estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizo por Normigado (ISO). La kodoj estas difinitaj por sendependaj ŝtatoj, por dependaj teritorioj kaj por geografie specialaj teritorioj. Estas unu el tri kodoj, difinitaj por ĉiu lando (dulitera, trilitera kaj cifera). La ciferaj kodoj de ISO 3166-1 kongruas kun la triciferaj kodoj de la normo UN M.49 fare de Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj. Unuafoje ili aperis en la ISO 3166 ĉe la dua eldono en 1981, sed la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis ilin jam en 1970.[1]
Aktualaj kodoj
[redakti | redakti fonton]En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj de la normo 3166-1:[2]
Eksaj kodoj
[redakti | redakti fonton]Kiam landoj unuiĝas, dividiĝas aŭ iliaj teritorioj ŝanĝiĝas, ilia ciferaj kodoj eksiĝas kaj ili ricevas la novajn. Ekzemple:
- Germana Demokratia Respubliko (havis la kodon 278) aliĝis al Federacia Respubliko Germanio (havis la kodon 280) en 1990. Post tio por la unuiĝinta Germanio oni uzas la ciferan kodon 276, sed la literaj kodoj restis tiuj, kiujn antaŭe havis Federacia Respubliko Germanio.
- Etiopio havis la ciferan kodon 230 antaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993, post tio la cifera kodo estas 231, sed la literaj kodoj restis la samaj.
- Sudano havis la ciferan kodon 736 antaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en 2011, post tio la cifera kodo estas 729, sed la literaj kodoj restis la samaj.
Se la nomo de la lando ŝanĝiĝas sen ŝanĝo de la teritorio, do ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝas, sed la cifera restas sama. Ekzemple, Birmo ŝanĝis sian nomon al Mjanmao, ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝis, sed la cifera kodo 104 restis sama.
En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj forigitaj el la normo 3166-1:[3]
Kodo | Landa nomo | Notoj |
---|---|---|
128 | Insuloj Kantono kaj Enderbero | |
200 | Ĉeĥoslovakio | |
216 | Lando de Maud | |
230 | Etiopio | antaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993 |
249 | Ĉeflanda Francio | |
278 | Germana Demokratia Respubliko | t.e., Orienta Germanio |
280 | Federacia Respubliko Germanio | t.e., Okcidenta Germanio |
396 | Jonstonatolo | |
488 | Midvejinsuloj | |
532 | Nederlandaj Antiloj | antaŭ kiam Arubo apartiĝis en 1986 |
530 | Nederlandaj Antiloj | post kiam Arubo apartiĝis en 1986 kaj antaŭ la dividiĝo en 2010 |
536 | Neŭtrala Zono | inter Sauda Arabio kaj Irako |
582 | Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj | |
590 | Panamo | antaŭ la aliĝo de Zono de la Kanalo de Panamo in 1979 |
658 | Sankta-Kito-Neviso-Angvilo | |
720 | Demokratia Popola Respubliko Jemeno | t.e., Suda Jemeno |
736 | Sudano | antaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en in 2011 |
810 | Sovetunio | |
849 | Usonaj Diversaj Pacifikaj Insuloj | |
872 | Vejkinsulo | |
886 | Jemena Araba Respubliko | t.e., Norda Jemeno |
890 | Jugoslavio | |
891 | Serbio kaj Montenegro |
Neuzitaj kodoj
[redakti | redakti fonton]Sekvaj ciferaj kodoj estis kreitaj fare de la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, sed la normo ISO 3166-1 neniam inkluzivis ilin:[1]
Kodo | Nomo de Teritorio |
---|---|
274 | Gazaa Sektoro |
282 | Orienta Berlino |
284 | Okcidenta Berlino |
650 | Rjukju-insularo |
728 | Hispana Norda Afriko (noto: tiu ĉi kodo nun estas uzata por Suda Sudano) |
830 | Manikinsuloj |
En la normo UN M.49 Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj ĉeestas pliaj ciferaj kodoj por geografiaj regionoj, grupoj da landoj, sed ili ne apartenas al la normo ISO 3166-1.
Referensoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Appendix 1. United Nations Standard Country Codes (angle) (PDF). Cancer Registration: Principles and Methods, IARC Scientific Publication No. 95, p. 208–211. International Agency for Research on Cancer (1991). Alirita 2020-01-16 .
- ↑ Country names and code elements. ISO.
- ↑ Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ISO 3166 Maintenance Agency, en la paĝaro de ISO.
- Normo de landaj aŭ teritoriaj kodoj por statistika uzado, Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj.
|