Ciklobutilfentanilo
Ciklobutila fentanilo | |||
Kemia formulo | |||
Ciklobutila fentanilo | |||
CAS-numero-kodo | 2306827-55-2 | ||
ChemSpider kodo | 68003798 | ||
PubChem-kodo | 139597319 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solidaĵo | ||
Molmaso | 362,51508 g mol−1 | ||
Denseco | 1,1133 g/cm−3 | ||
Fandpunkto | 127°C [1] | ||
Bolpunkto | 499,9°C [2] | ||
Refrakta indico | 1,5800 | ||
Acideco (pKa) | 8,92 | ||
Ekflama temperaturo | 229,7°C | ||
Solvebleco | Akvo:solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 231 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H301, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P273, P301+316, P321, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ciklobutilfentanilo aŭ ciklobutila fentanilo estas opioida analgeziko kiu estas analogo de fentanilo kaj estis vendita interrete kiel sinteza medikamento, plejparte en Svedio kaj aliaj skandinavaj landoj.
Flankaj efikoj de fentanil-analogaĵoj estas similaj al tiuj de fentanilo mem, kiuj inkluzivas jukadon, naŭzon kaj eble gravan spiran depresion, kiuj povas esti vivdanĝeraj. Fentanil-analogaĵoj mortigis centojn da homoj ĉie en Eŭropo kaj la iamaj sovetiaj respublikoj ekde kiam la plej lastatempa revigliĝo en uzo komenciĝis en Estonio en la fruaj 2000-aj jaroj, kaj novaj derivaĵoj daŭre aperas. Nova ondo de fentanil-analogaĵoj kaj rilataj mortoj komenciĝis ĉirkaŭ 2014 en Usono, kaj daŭre kreskis en la tuta mondo; precipe ekde 2016 ĉi tiuj drogoj kaŭzis centojn da superdozaj mortoj ĉiusemajne.
Ciklobutilfentanilo fariĝis kontraŭleĝa en Svedio en januaro 2017 kaj eniris en la listo de kontrolitaj drogoj en Usono ekde la 1-a de februaro 2018.