Saltu al enhavo

Ciklodromo Andreasried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ciklodromo en la erfurta nordo.

La Ciklodromo Andreasried (germane: Radrennbahn Andeasried) troviĝas en norda urboparto de Erfurto. Ĝi estas longa je 250 metroj, el betono kun surmetaĵo el sinteza rezino. Ĝi estas la plej malnova ciklodromo ankoraŭ uzata en la tuta mondo.

La unua veturejo fariĝis en 1885, sabla. En 1899 oni inaŭguris samloke unu cementan. Meze de la 1920-aj jaroj la areno denove alikonstruiĝis kaj plilongiĝis je 454,4 metroj; inauĝuro estis en la 9-a de julio 1925. Krom konkursoj ciklodromaj okazis paralele ofte konkursoj surstrataj, kiel la ĝis nun ekzistanta rondveturado tra Turingio (Thüringen-Rundfahrt) aŭ la spektaklo Rund um die Hainleite.

Rekomenco de spektakloj post la Dua mondmilito estis en la 1-a de junio 1947. Du sportistoj mortis je la komenco de la 1950-aj jaroj sur la ciklodromo: la akcelisto Walter Heßlich, praavo de la ĉampiono Lutz Heßlich, mortis post trejnadakcidento en 1951[1]. En 1952 terenfalis la plurfoja mondĉampiono Erich Metze kaj mortis poste en malsanulejo.

De 1972 ĝis 1974 la areno denove alikonstruitis kaj modernigitis por plenumi la tiam postulita longeco de nur 333,33 metroj. Nur tial oni rajtis kandidati por konkursoj internaciaj. De ciklodromo kun karaktero popolfesta ekiĝis tiam sportejo aparta por profesiaj sportistoj de unua rango (ekz. por Detlef Macha).

Fokuso daŭre estas metita pri la konkursoj vento-ombraj (germane: Steherrennen, angle: motor-paced racing, france: demi-fond). ].

Interno de la ciklodromo.

La areno hodiaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pro nur surfaca restaŭrado ĉ. la jaro 2000 nova restaurxado baldaŭ poste necesis. Tio okazis de 2006-08. Nun la areno havas la novan longecon internacie kutiman de 250 metroj kun larĝeco je 7,50 metroj. Ĝi estas duone tegmentita kaj ofertas sidlokojn por 3000 fanatikuloj. Unua granda konkurso en la nova sportejo estis en 2009, nome la germanaj konkursoj ciklodromaj Deutsche Bahnmeisterschaften. Plurfoje pojare estas vet-bicikladkonkursoj en ventoombro, el ili famas la Goldenes Rad von Erfurt okazanta jam ekde la 1920-aj jaroj.

La ciklodromo estas en uzo de elitaj sportuloj el Turingio aspirantaj la Olimpiajn ludojn; krome de lernantoj de la Sportgimnazio de Erfurto kaj de la sportoklubo RSC Turbine Erfurt.

Famekonataj sportistoj, kiuj post la Turniĝo sin trejnis tie ĉi:

Pro la sukcesa novkonstruo de la ciklodromo estas aljuĝita en decembro 2009 al la urbo Erfurto la plej alta premio tiukampe, nome la t.n. arĝenta plakedo (Silberne Plakette)[2].

Einzelnachweise

[redakti | redakti fonton]
  1. Steher, Stars und Sensationen: Seit 1885 Andreasried Erfurt, broŝuro, p. 27
  2. Stayer.de (9-a de decembro 2009)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]